Dnepro

rivero en orienta Eŭropo
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero nomata Dnepro respektive Dnipro. Pri la urbo Dnipro kaj ĝia futbalklubo FK Dnipro vidu apartajn artikolojn.

DneproDnipro[1][2] (ruse Днепр [dⁿʲepr], beloruse Дняпро [dⁿʲapro], ukraine Дніпро [dⁿʲipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belorusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.

Dnepro

...en Ukrainio
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 290 km
Akvokolekta areo 516 300 km²
Averaĝa trafluo 1 670 m³/s
Fluo
Fonto (Valdaja Altaĵo)
- Alteco super marnivelo 220 m
- Koordinatoj 55° 52′ 19″ N, 33° 43′ 27″ O (mapo)55.8720633.7241
Enfluejo Dnepra Laguno,
Nigra Maro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 46° 31′ 33″ N, 32° 15′ 7″ O (mapo)46.525732.252
Geografio
Alfluantoj Berezina, Pripjat, Desna kaj aliaj
Map
Dnepro
Rivero en Eŭropo
vdr
Dnepro ĉe Kremenĉuko

Borde de la rivero situas, interalie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipro (en Ukrainio). La antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).

Alfluantoj estas Berezina, Pripjato, Desna kaj aliaj. Ĥorticja (ukraine Хортиця) estas la plej granda insulo en la rivero.

Referencoj redakti

  1. Pacjurko 2015, p. 295.
  2. Pacjurko 2015, p. 1506.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti