Kamjanska rezervujo

(Alidirektita el Dniprodzerĵinska rezervujo)

La Kamjanska rezervujo (ukraine Кам'янське водосховище, ĝis la 8-a de novembro 2017 ukraine Дніпродзержи́нське водосхо́вище) estas akva rezervujo situanta sur la suba parto de rivero Dnepro en Ukrainio. Nomita laŭ la borda urbo Dniprodzerĵinsk (kiu en 2017 rericevis sian originan nomon Kamjansko), ĝi kovras entute areon de 567 kvadrataj kilometroj en la Dnipropetrovska provinco. Ĝi estis formita en 1963–1965. La rezervujo estas uzata ĉefe por generado de akvoelektra povumo, transporto, fiŝ-bredado kaj provizado de trinkakvo.

Kamjanska rezervujo
baraĵlago
Situo Apud Kamjansko (al la sudo) en Poltava provinco, Kirovograda provinco kaj Dnipropetrovska provinco (Ukrainio)
Speco de la lago Akvoelektra rezervujo
Datenoj
Koordinatoj 48° 49′ N, 34° 3′ O (mapo)48.81583333333334.056944444444Koordinatoj: 48° 49′ N, 34° 3′ O (mapo)
Kamjanska rezervujo (Ukrainio)
Kamjanska rezervujo (Ukrainio)
DEC
Kamjanska rezervujo
Kamjanska rezervujo
Map
Kamjanska rezervujo
Surfaca areo 567 km²f5
Maksimuma longo 114 kmf6
Maksimuma larĝo 8 kmf7
Akva volumeno 2,45 km³dep1f8
vdr
Mapo de la Dniprodzerĵinska rezervujo

La rezervujo estas 114 km longa, 5 km larĝa (8 km maksimume) kaj havas profundon de 15 metroj kaj volumenon de 2,45 km³. Dum vintro la rezervujo surface glaciiĝas.