Doĵo (Dōjō, 道場) estas japana termino, kiu etimologie signifas "lokon (jo), kie oni sekvas la vojon (do)". Nun ĝi estas plej ofte uzata por nomi praktikejon de aziaj batalaj artoj.

Doĵo, kie oni praktikas je Kendō

Origine la termino, heredita el ĉina budhismo, signifis la lokon, kie Budho havis sian "vekiĝon"; ĝia signifo vastiĝis por nomi lokojn en budhismaj temploj, dediĉitajn al religiaj praktikoj. Poste ĝi estis aplikita en la armea mondo kaj pri formalaj batalaj artoj.


Vidu ankaŭ redakti