Dobříň
Dobříň (germane Doberschin) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem. La vilaĝo troviĝas ĉe maldekstra bordo de rivero Elbo, proksimume 3 km oriente de Roudnice nad Labem. En la vilaĝo loĝas 550 loĝantoj (2023).
Dobříň | |||
germane Doberschin | |||
municipo | |||
Dobříň
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dobříň | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Roudnice nad Labem | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Dobříň | ||
- alteco | 155 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 26′ 15″ N 14° 17′ 37″ O / 50.43750 °N, 14.29361 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,05 km² (605 ha) Dobříň | ||
Loĝantaro | 550 (2023) | ||
Denseco | 90,91 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 1295 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 47 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 564745 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Dobříň | |||
Retpaĝo: www.dobrin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Krabčice, Vědomice, Kyškovice, Roudnice nad Labem, Záluží, Bechlín kaj Brzánky.
Historio redakti
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. La nomo devenas el malnovslava "debř" (malprofunda arbarizita valo). Dum jarcentoj ĝi ŝanĝiĝis al Dobřeň, Dobřin, Dobříň. La vilaĝo dum pli ol 200 jaroj apartenis al posedaĵo de nobela gento Lobkovicoj (ĝis 1848). En la dua duono de la 19-a jarcento la vilaĝo evoluis pro konstruo de fervojtrako Praha - Podmokly (1851). En la jaro 2002 granda inundo damaĝis duonon da vilaĝo.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 190 |
1880 | 232 |
1890 | 286 |
1900 | 319 |
1910 | 662 |
1921 | 651 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 699 |
1950 | 595 |
1961 | 603 |
1970 | 591 |
1980 | 530 |
1991 | 478 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 462 |
2011 | 561 |
2014 | 550 |
2016 | 550 |
2017 | 552 |
2018 | 561 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 565 |
2020 | 551 |
2021 | 536 |
2022 | 546 |
2023 | 550 |
Memorindaĵoj redakti
- Naskiĝdomo de ĉeĥa poeto Josef Hora kun memortabulo
- Vilao de konstrumastro Beno Kabát, en kiu loĝis lia filino - ĉeĥa aktorino Zita Kabátová