Dobra (Satu Mare)
vilaĝo en la distrikto Satu Mare de Rumanio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Dobra kaj Doba (Satu Mare). |
Dobra (hungare same aŭ Dobratanya, germane Dobrau)[1] estas vilaĝo en Rumanio sude de Satu Mare. Ĝi apartenas administre al la komunumo Supur (Szopor, Supern) kaj al la distrikto Satu Mare.
Dobra | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Dobra aŭ Dobratanya (hungare), Dobrau (germane) | ||
Komunumo | Supur | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 30′ N, 22° 50′ O (mapo)47.49472222222222.8275Koordinatoj: 47° 30′ N, 22° 50′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 144 m | ||
Poŝtkodo | 447291 | ||
Loĝantaro | 1 138 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138949 | ||
Loĝantaro redakti
Dobra havis en 1910: 1 530 (hungarajn kaj germanajn), en 1992: 1 330 (98 % da hungaroj) loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 925 loĝantoj.
Historio redakti
Dobra estis menciita skribe unue en 1214 (Dabra). Ĝia unuaj loĝantoj estis verŝajne slovakoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Dobra apartenis al Hungario (dep. Szatmár).
Gravaj personoj redakti
- Árpád Kupán (n. la 1-an de januaro 1938): lokhistoriisto.
- Károly Pongrátz (n. en 1957) ceramikisto vivanta de la 1980-aj jaroj en Aŭstrio
- Sándor Sarkadi (n. la 6-an de decembro 1887 – Satmaro, 22-a de junio 1959): skulptisto, akvarelisto[2]
- Gyula Sógor (n. la 28-an de junio 1932 – Kluĵo, 17-a de septembro 2003): reformit-eklezia verkisto
Notoj redakti
- ↑ germanlingvaj loknomoj, listo arkivigita je junio 2013 (germane)
- ↑ Sarkadi Sándor (1887–1959).... Galerio Kieselbach. Alirita 2014-11-12.