Doganunio estas formo de la ekonomia integriĝo inter landoj, kaj la unua ŝtupo por malprogresi la ŝtatan suverenecon.

Doganunio ĝenerale ebligas pliigitan ekonomian efikecon kaj kreas pli fortajn politikajn, komercajn kaj kulturajn ligojn inter la membroŝtatoj de la interkonsento. La landoj de la doganunio ne ŝarĝas doganon je la importitaj varoj de la landoj de la unio kaj aplikas unuecan dogantarifon je varoj el aliaj landoj.

Komuna dogano ekstera signifas interkonsenton pri la maniero de komerca politiko de la membroŝtatoj de la interkonsento, al la landoj kiuj ne estas membroj de ĝi. Ŝtatoj de la interkonsento difinas sendependan mekanismon, kiu determinos la manieron de ekstera komerca politiko komuna al ili.

La unua historia ekzemplo de doganunio inter sendependaj ŝtatoj estas la dogana unio de la germanaj ŝtatoj, 1834-1919.

Nuntempe, doganunio estas konsiderata pli malofta en internaciaj rilatoj, kompare kun liberaj komercaj zonoj, kiuj estas pli akceptitaj. Membrolandoj de EU havas interkonsentojn pri tarifaj sindikatoj inter si, kaj ankaŭ kun triaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti