Doki Doki Literature Club!

Doki Doki Literature Club! estas senpaga videoludo kreita de Team Salvato, teamo de Dan Salvato kaj 2 pentristoj. Ĝi estis publikigita por Vindozo, Linukso kaj Mac OS X en 22-a de septembro 2017 en itch.io kaj en 6-a de oktobro 2017 en Steam. Komence, la ludo aspektas kiel ordinara vida romano, sed ĝi fakte estas ankaŭ horora ludo kun rompado de Kvara muro.

Doki Doki Literature Club!
Disvolvo Team Salvato
Eldoninto Team Salvato
Distribuo Steam
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro videoromano
Ludomaniero unuludanta videoludo
Lingvo La angla
Regilo komputila muso
vdr

Temo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la ludo estas dividita en 4 aktojn. Intrigo de ĉiu akto krom la tria estas rakonto de la ĉefrolulo de la ludo, kies nomo estas elpensita de ludanto.

1-a Akto redakti

En la unua akto, la ĉeforolulo irante al lernejo renkontas sian infanecan amikinon Sajori, kiu estas Vic-estro de literatura klubo de la lernejo kaj invitas la ĉefrolulon en ĉi tiu klubon. La ĉefrolulo rifuzis la inviton, sed poste Sajori allogas lin en ĉambron de la klubo per kuketoj de alia klubanino kaj per fakto, ke tiu klubanino ŝatas legi mangaon, kiel li. En la klubejo, li rakontas la alian klubaninon Nacuki kaj ankaŭ 2 aliajn klubaninojn: Juri kaj klubestron Monika. Tie la ĉefrolulo akceptis la inviton, kaj post tio, Monika proponis al ĉiu verki poeziaĵojn. Ĉi tiun taskon ŝi donas kelktage, kaj kiel ĉiu klubanino parolos kun la ĉefrululo dependas de kiujn vortojn la ludanto elektis por sia poeziaĵo per ludeto.

En la dua tago, post la ĉefrolulo montris sian poeziaĵon al ĉiuj klubaninoj, Nacuki kaj Juri ekkverelis pri bonecon de iliaj stiloj: Nacuki havas la pli simplan ol la stilo de Juri, sed la stilo de Juri estas pli esprimplena. Sed la ĉefrolulo per si aŭ per helpo de Sajori ĉesigas ĝin.

Poste, dum ĉiuj klubaninoj ekdiris pri venanta festivalo, Sajori ekŝajnis pli malfaliĉa, ol ordinare. En dimanĉo, la tago antaŭ la festivalo, post la ĉefrolulo ekpreparis por la festivalo kun Nacuki per kuirado de kuketoj aŭ Juri per farado de dekoracioj, Sajori konfesis al la ĉefrolulo, sian depresion, kiun havis dum tuta sia vivo. Dum la ĉefrolulo ĝisis la partnerinon post sia preparo, li denove renkontis Sajorion konfesantan sian amon al li kaj la ĉefrolulo akceptis aŭ rifuzas la konfeson.

En la sekvanta tago, la tago de la festivalo, la ĉefrolulo ne povis telefoni al Sajori kaj ne renkontis ŝin en la lernejo. Zorgante pri Sajori, li kuris al ŝia hejmo, kie trovis ŝin pendumitan, malgraŭ ĉu li akceptis la amkonfeson aŭ ne. Dum tio la ludo mesaĝas pri ke eraro okazis kaj post tio malvere finiĝas, kaj ĉiuj konservoj foriĝas.

2-a Akto redakti

La dua akto komenciĝas tuj post la unua, sed malkiel en la unua akto, tie Sajori ne ekzistis en la ludo entute: iuj mencioj de ŝi estas forigita aŭ provokas cimojn. Cimoj okazas ankaŭ dum la tuta akto. En ĉi-akto, la ludo ekaspektis kiel horora.

En ĉi tiu akto, en la klubon la ĉefrolulon invitas Monika. Motivo por tio estis ke la klubo havas tro malmultajn klubanojn por oficiale registrita partoprenado en la festivalo. Post multaj momentoj reokazis kiel en la unua akto ĝis la kverelo de Nacuki kaj Juri. Tiam Nacuki, kiu havas karakteron de tipo Cundere, ekaspektis pli aroganta ol en la unua akto, akuzis Jurion pri ke ŝi ŝatas tranĉi sin per tranĉiloj. Ĉio, kion ili ne diris antaŭe, estas markita per dika tiparo. Tio montras, ke ili nun ne kontrolas sin.

La ludo devigas la ludanton flirti Jurion. Ĉiujn fojojn flirti Nacukion alkondukas al ŝia morto, sed ne finiĝas la akton. Dum flirto al Juri, ŝi ekkondutas kiel Jandere: obsedata de amego al la ĉefrolulo kaj freneza. Ŝi ekskribis strangajn poezaĵojn kaj penis peli aliajn de la ĉefrolulo. Pri tio, eĉ skribis Nacuki en unu tago anstataŭ poeziaĵon por peti helpon de la ĉefrolulo.

Ankaŭ kompreniĝas, ke Monika ekkontrolis la ludon: ŝi lasis pliajn mesaĝojn al la ludanto per siaj poeziaĵojn, tekstaj dosieroj en la dosierujo de la ludo kaj per aliaj klubanoj. En tago, kiam la ludanto devas elekti, kion li helpos prepari por la festivalo, la ludo devigas lin elekti Monikan. Post tio, Juri konfesis siam amon al la ĉefrolulo, sed estante tro emociplena ŝi mortigis sin per tranĉilo, malgraŭ lia respondo. Pro eraro de skriptoj, la ĉefrolulo pasigis tutan semajnfinon kun mortanta Juri. En lundo, Monika eniras la klubejon kun Nacuki, forigis dosierojn de konservoj de aliaj rolulinoj, kaj rerulis la ludon finante la akton.

3-a Akto redakti

En ĉi tiu akto, la ĉefrolulo aperis en unu ĉambro kun sidanta Monika, sed ne povas fari ion ajn. Anstataŭ kun li, ŝi ekparolas rekte kun la ludanto.

Monika diris al la ludanto pri ke ŝi konscias, ke ŝi estas videoluda rolulino kaj penis plimalbonigi aliajn rolulinoj por ricevi atenton de la ĉefrolulo, sed ne povis ricevi ĝin kaj decidis forigi ilin. Ŝi konfesis sian amon al la ludanto kaj petis lin verki poeziaĵon por ŝi. Post ŝi montris sian poeziaĵon, ŝi periode monologos al la ludanto, sed li ne povas interagi kun ŝi.

Tiu monologado povas daŭri senfine. La unua ago, kion povas la ludanto fari, estas forigo de dosieron de Monika "monika.chr" lokita en rolula dosierujo, pli kion Monika mencios en la komenco de la akto. Post la forigo, ŝi daŭros ekzisti, sed sen grafikaj bildoj ligitaj al ŝi, kaj ofendiĝos, sed diros, ke daŭras ami la ludanton, kaj restaŭros ĉiujn rolulinojn krom si.

4-a Akto redakti

En ĉi-akto, la rolulo mem petis anigi lin en la klubon Sajorion, kiu estas tie klubestro anstataŭ Monika. Ŝi ekkonsciis, ankaŭ ŝi estas videoluda rolulino kaj ŝiaj sekvantaj agoj dependas ĉu la ludanto rigardis ĉiujn pentritajn scenojn de la ludo per flirto kun ĉiuj rolulinoj krom Monika en la unua akto kaj neforigo de Monika ĝis la tria akto komenciĝis.

Estas du veraj finoj de la ludo eblaj en ĉi tiu akto:

  • Se oni ne rigardis ĉiujn pentritajn scenojn en la ludo, Sajori ekkondutos kvazaŭ Monika kaj "rompos" la ludon por fari scenaron, ke oni estos nur kun ŝi, kvazaŭ Monika faris. Sed Monika malhelpos ŝin, per "forigo" de ĉiuj gravaj dosieroj de la ludo. Laste, ĝi losos por la ludanto adiaŭan leteron.
  • Se oni rigardis ĉiujn pentritajn scenojn, Sajori dankos onin ĉar oni feliĉigis ĉiujn klubaninojn, kaj oni donos leteron de Dan Salvato, sed la ludo iel ajn "foriĝos".

Rapida Fino redakti

Se oni forigos la dosieron de Monika antaŭ oni komencis la unuan akton, Sajori ekkonscios, ke ŝi estas en la videoludo kaj fermos ĝin forigante sin kaj aliaj rolulinoj. Se oni rerulos la ludon, al oni montriĝos bildo de pendumita Sajori. Post 10 minutoj, sur la bildo aperas surskribo "Now everyone can be happy." (en angla "Nun ĉiuj povas feliĉi.")

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ludmaniero redakti

Kiel en plimulto de aliaj vidaj romanoj, oni povas influi al intrigo nur per elektoj, sed ion de ili estas aspektas kiel ludeto, kie oni devas elekti 20 vortojn, kiujn ŝatus ŝatata de rolulino. Tamen oni ne povas influi la pli gravajn momentojn de la intrigo per ĉi tiu metodo.

Ludo ankaŭ aktive interagas kun ludantoj per siaj dosieroj. En ĝia dosierujo oni povos trovi iom dosierojn kun imformojn pri intrigo kaj referencoj al alia projekto de Dan Salvato. Oni ankaŭ devos forigi iom de ili por daŭrigi la intrigon.

Eksteraj ligiloj redakti