Doktoro Ĵivago (romano)

Doktoro Ĵivago (ruse: Доктор Живаго) estas romano de Boris Pasternak aperinta en la rusa lingvo en la jaro 1957. La romano estas nomita laŭ la ĉefrolulo, Jurij Ĵivago, kuracisto laŭ sia profesio kaj poeto, kaj okazas inter la Rusa Revolucio de 1905 kaj la Dua Mondmilito. La nomo de la romano aludas al la rusa vorto por vivo, жизнь, centra temo en la romano. La romano temas pri viro disŝirita inter du virinoj, sur la fono de la Oktobra Revolucio. La rakonto estas bazita sur biografia fono. Ĝi estas bazita sur la rolulo de Olga Ivinskaja, poeto kiu estis la amanto de Pasternak dum la lastaj 13 jaroj de sia vivo. Tiu ĉi amafero estis dokumentita en la romano "Lara", same kiel en romano verkita de Olga Ivinskaja. Sur pli profunda nivelo, la romano diskutas la detruajn efikojn de la perforto kiu akompanis la Oktobran Revolucion sur la vivoj de privataj individuoj.

Доктор Живаго
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Boris Pasternak
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1957
Eldonejo Feltrinelli
Ĝenro historia fikcio
vdr

La romano estis verkita dum dek jaroj, de 1945 ĝis 1955, kaj estas konsiderata de la aŭtoro mem kiel la pinto de sia verkado kiel prozisto. La romano estas akompanata de la rima poezio de la ĉefa ĉefrolulo - Jurij Andrejeviĉ Ĵivago. La romano traktas personajn demandojn de esenco - la sekretoj de vivo kaj morto, problemoj de rusa historio, judismo kaj kristanismo, dum samtempe prezentas la larĝan bildon de la vivo de la rusa intelektularo sur la fono de drama periodo de la jarcentŝanĝo al la rusia enlanda milito. La romano estis negative akceptita de la literatura komunumo kaj malakceptita de la eldonejo pro la ambigua opinio de la aŭtoro pri la Oktobra Revolucio de 1917 kaj ĝia efiko al la daŭrigo de la vivo en Rusio. La romano estis transformita en plenlongan filmon fare de David Lean en kiu stelulis Omar Sharif kaj Julie Christie en 1965, kaj kelkaj televidserioj, la plej lastatempa el kiuj elsendiĝis en Rusio en 2005.

Fono redakti

Kvankam la romano enhavas fragmentojn skribitajn jam en la 1900-aj kaj en la 1920-aj jaroj, ĝi ne estis kompletigita ĝis 1956. Post kiam Pasternak sendis la romanon por publikigo en la Novi Mir revuo, li estis malaprobita pro siaj politikaj opinioj kontraŭ la registaro. En 1957 Giangiacomo Feltrinelli, posedanto de eldonejo, kontrabandis kopion de la manuskripto de la romano al Italio, kie li presis la romanon en la originala lingvo, la rusa. Jaron poste, tradukoj de la romano en la anglan kaj la italan estis publikigitaj, kio kondukis al Pasternak esti deklarita la gajninto de la 1958-datita Nobel-premio pri literaturo. La sovetia registaro petis al la premiokomisiono ne aljuĝi ĝin al Pasternak ĉar la romano kontraŭdiras la sovetian mondkoncepton. Tiu ĉi peto, kaj premo farita sur Pasternak igis lin prirezigni la premion. Li mortis pro pulma kancero la 30-an de majo 1960.

D-ro Ĵivago famiĝis en Rusio nur en 1988, preskaŭ tridek jarojn post la morto de sia verkisto, en revuo kiu antaŭe malakceptis lin, "Novi Mir". Pluraj Samizdataj eldonoj de la romano antaŭe estis cirkulitaj en Sovet-Unio.

Intriga resumo redakti

Jurij Ĵivago estas sentema kaj poezia viro, preskaŭ mistika. La idealoj kaj principoj de Jurij ege kontrastas al la hororoj de Unua Mondmilito, la Oktobra Revolucio, kaj la rezultinta enlanda milito en Rusio. Centra temo en la romano estas la kontrasto inter la idealoj kaj ilia realigo, ĉu de la ribelemaj bolŝevikoj kaj sekve la ekpotenciĝo de la gvidantoj de la Komunista Partio de Sovetunio aŭ aliflanke de la Blanka Armeo. Jurij atestas al la disrompiĝo de burĝa socio kaj suferado dum la tumultoj, eĉ la amo de lia vivo, Lariso, estas prenita de li.

Jurij komencas vojaĝon tra dividita Rusio, tra Siberio kaj reen al Moskvo, por trovi lokon, kiun la hororoj de la revolucio ne atingis. Dum la vojaĝo li pensas pri la monstra kapablo de milito igi homojn agi neracie, kaj pli ĝenerale igi kutime raciaj socioj iri unu kontraŭ la alian. La vidindaĵoj rivelitaj al li dum la vojaĝo profundigas la kontraston inter la milito kaj la animo de Jurij kiu ne estis koruptita per la perforto. La pensoj de Jurij estas fakte la kritiko de Pasternak de la ideoj de leninismo, precipe kontraŭ la "konstruado de nova homo".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti