Dolĉeco

plaĉa baza gusto

Dolĉeco estas unu el kvin bazaj gustoj kaj estas universale konsiderata kiel plezuriga sperto, escepte eble se troe. Manĝo riĉa en simpla karbohidratoj kiaj sukero estas tiuj plej ofte asociataj kun dolĉeco, kvankam estas aliaj naturaj kaj artefaritaj komponaĵoj kiuj estas dolĉaj je multe pli malaltaj koncentraĵoj, ebligante ties uzadon kiel ne-kalorienhava sukeranstataŭaĵo. Ekzemploj de manĝoj kiuj povas esti uzataj kiel nesukerenhavaj dolĉaj anstataŭaĵo estas saĥarino, aspartamo, acesulfamo, sukralozo, ksilitolo, erotritolo, kaj stevio. Aliaj komponaĵoj, kiaj mirakulino, povas ŝanĝi la percepton de la propra dolĉeco mem.

Dolĉaj manĝoj, kiaj tiu elfraga torto, estas ofte manĝataj por deserto.

Vidu ankaŭ redakti