Dolce stil novo

(Alidirektita el Dolce Stil Novo)

Dolce stil novo ([ˈdoltʃe stil ˈnɔːvo]; Itala por "dolĉa nova stilo", modern-itala stile nuovo), aŭ stilnovismo [stilnoˈvizmo], estas la nomo donita al la plej grava literatura movado de la 13a jarcento en Italio. Influita de la Sicilia Skolo kaj Toskana poezio, ties ĉefa temo estas Amo (Amore). Gentilezza (Nobeleco) kaj Amore estas ja literaturaj temoj en la ĉefaj verkoj de la periodo. La nomo Dolce Stil Novo estis uzata por la unua fojo fare de Dante Alighieri (Kanto 24, Purgatorio). Kiam li alvenas en Purgatorion, li trafas Bonagiunta Orbicciani, nome 13a-jarcenta Italia poeto, kiu rakontas al Dante ke Dante mem, Guinizzelli, kaj Cavalcanti kapablis krei novan ĝenron: stil novo. Antaŭaĵoj de la dolce stil novo troviĝas en la Provencaj verkoj de trobadoroj, kiaj la Ĝenova Lanfranc Cigala. La artistoj de la stil novo estas nomataj stilnovisti (stilnovistoj).

Kompare al ties antaŭaĵoj, la poezio de Dolce Stil Novo estas konsiderita kiel supera aŭ en kvalito kaj pli inteligenta: ĝi estas pli rafinita poezio kun regula uzado de metaforoj kaj simbolismo, same kiel subtilaj duoblaj signifoj. Poezio de tiu movado ofte inkludas ankaŭ profundan enrigardon. Multaj literaturaj kritikistoj argumenrtis ke enrigardo en itala literaturaj verkoj estis unuafoje enkondukita de poetoj de Stil Novo, kaj poste disvolvigitaj de Francesco Petrarca.

Poezio el tiu skolo estas ankaŭ markita de adorado al la homa formo, aligante vivajn priskribojn de ina beleco kaj ofte komparante la deziratan virinon al kreaĵo el la paradizo. La virino estas priskribita kiel 'anĝelo' aŭ kiel 'ponto al Dio'. Pli ol esti materiala en naturo, la 'Amo' de la Dolce Stil Novo estas speco de 'Dia Amo'.

La du ĉefaj konceptoj (enrigardo kaj amo) estas tiele kunportitaj dum la poeto eniras en sian internan mondon por esprimi siajn plej internajn sentojn kiuj estas kaŭzitaj de troa dia ina beleco.

Aliaj anoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti