Dolly [dolli] (naskiĝis 5-an de julio 1996, mortiis 14-an de februaro 2003) - ŝafo, la unua mamulo kiu ekvivis per klonado de somataj ĉeloj de plenaĝa organismo. Ĝia nomo memorigas nomon de la usona kontrea kantistino Dolly Parton.

Mumio de Dolly spektebla en la Edinburga reĝa muzeo

Dolly naskiĝis en Edinburgo, kiel rezulto de eksperimento de sciencistoj de Instituto Roslyn. La ŝafino suferis de pulma kaj artika malsano. Dolly naskis 6 sanajn ŝafidojn.

Dolly mortis la 14-an de februaro 2003 pro pulmomalsano kaŭzita de retroviruso. Tiaj malsanoj kutime aperas nur ĉe pli aĝaj ŝafoj (averaĝo vivodaŭro de ŝafo estas 10-12 jaroj). Tamen forestas pruvoj, ke la fruan morton de la ŝafino Dolly kaŭzis ŝia antaŭtempa maljuniĝo; la klonita ŝafino estis konstante tenata en fermita spaco, preskaŭ neniam estis paŝtita ekstere pro sekurecaj kialoj, tio altigas riskon de la malsano.

Ekde la 9-a de aprilo 2003 mumiigita korpo de Dolly estas montrata en la Edinburga reĝa muzeo.