Dolné Trhovište
Dolné Trhovište, hungare Alsóvásárd [alŝóvAŝArd] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec. La historia slovaka loknomo estis Dolné Vašardice.
Bazaj informoj redakti
- 48° 26′ 00″ N 17° 54′ 00″ O / 48.43333 °N, 17.90000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 26′ 00″ N 17° 54′ 00″ O / 48.43333 °N, 17.90000 °O (mapo)
- Areo: 10 km²
- Supermara alteco: 180 m
- Loĝantaro: 623 en 2001
- Poŝtkodo: 920 61
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo redakti
Dolné Trhovište situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Hlohovec troviĝas je 9 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Proksime oni trovis tombojn de keltoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóvásárd 381 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolné Trhovište 623 homoj, (616 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo el la 13-a jarcento, en 1634
- klasikisma kastelo ĉe ekstera parto de 1855, nun poŝto kaj biblioteko
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio