Dolores Hidalgo estas komunumo en la meksika subŝtato Guanajuato. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Dolores Hidalgo - aŭ, tutekzakte, kaj la komunumo kaj la urbo havas la plenan nomon Dolores Hidalgo Cuna de la Independencia Nacional, "Dolores Hidalgo lulilo de la nacia sendependeco".

Dolores Hidalgo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37800–37849
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152 113  (2015) [+]
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 6′ N, 101° 0′ U (mapo)21.1-101Koordinatoj: 21° 6′ N, 101° 0′ U (mapo) [+]
Alto 2 323 m [+]
Areo 1656,18 km² ( 165 618 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Dolores Hidalgo (Meksiko)
Dolores Hidalgo (Meksiko)
DEC
Dolores Hidalgo
Dolores Hidalgo
Situo de Dolores Hidalgo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dolores Hidalgo Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 134 641 loĝantojn. El tiuj estas 63 340 viroj kaj 71 301 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1 656,27 kvadratkilometroj kaj ĝi situas (meza punkto) je 1920 metroj super la marnivelo. La kvanto de pluvo (jare) estas 564,1 milimetroj. La geografiaj koordinatoj de la komunumo estas 21° 9′ norda latitudo kaj 100° 56′ okcidenta longitudo.

Sociogeografio redakti

En la komunumo vivas 109 968 personoj kiuj aĝas pli ol 4 jarojn. El tiuj personoj 255 personoj respektive 0,23 procentaĵoj parolas indiĝenan lingvon.

Inter la 73 780 loĝantoj kiuj aĝas pli ol 14 jarojn, 1636 respektive 17,13 procentaĵoj estas analfabetoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI

Historio redakti

 
preĝejo kaj la statuo de Hidalgo

La urbo estis malgranda urbeto konata simple kiel Dolores, kiam pastro Miguel Hidalgo y Costilla sonigis sian faman krion por la sendependeco de Meksiko (la Grito de Dolores aŭ "Krio de Doloroj") en la fruaj horoj de la 16-a de septembro 1810 antaŭ sia paroĥa preĝejo. Post kiam Meksiko atingis sendependecon, la urbo estis renomita Dolores Hidalgo je lia honoro. La 28-an de septembro 1810, soldataro de Hidalgo mortigis pli ol 500 hispanajn kaj kreolajn soldatojn lojalajn al la reĝo de Hispanio dum la batalo pri Dolores; 2 000 indiĝenaj meksikanoj mortis en la lukto.

Hodiaŭ Dolores Hidalgo estas konata ĉefe pro sia industrio de ceramikaĵoj, kiu havigas enspezojn al pli ol duono de la urba loĝantaro. La malmultekostaj kaj amase produktitaj varoj de la urbeto estas surmerkatigitaj en tuta Latinameriko kaj Usono.

 
Tombo de José Alfredo Jiménez

La centra placo de la urbeto, fronte de la historia preĝejo de Miguel Hidalgo, estas populara turisma loko.

Alia loko de pilgrimado en Dolores Hidalgo, ĉifoje por ŝatantoj de mariaĉo-muziko, estas la kolorplena tombo de José Alfredo Jiménez, unu el la lande plej amataj kantistoj kaj komponistoj. Li estas enterigita en la urba tombejo.

Partneraj urboj redakti


Eksteraj ligiloj redakti