Dorlotbesto

besto hejmigita por amikeco, amuzo, kaj plezuro
(Alidirektita el Dombesto)

Dorlotbesto [1] estas besto tenata ĉefe por plezuro (sporto, propra ĝuo, dorlotado). Plejmulto da dorlotbestoj (kiel hundoj kaj katoj) estas aldomigitaj per tenado kaj bredado fare de homoj dum multaj generacioj. Sed eĉ sovaĝa besto vivanta ne libere sed en hejmo povas esti dorlotbesto. Hejmbesto estas preskaŭ sinonimo de dorlotbesto, sed foje distingata[2] laŭ la kriterio, ke hejmbesto estas nur besto, kiu loĝas en la hejma domo de homo (do ĉevalo povas esti dorlotbesto, sed samtempe ne hejmbesto), kaj dorlotbesto estas nur besto, kun kiu homo interagas dorlote (do fiŝo aŭ servobesto povas esti hejmbesto, sed samtempe ne dorlotbesto). Dombesto [3] estas besto, kiu ial ajn loĝas kun homoj, t.e. dorlotbesto, hejmbesto, aŭ utilbesto (ekzemple bovoj, porkoj, parte ĉevaloj) tenata en bieno por agrikultura uzo.

Hundoj

Ĉefe infanoj ŝategas havi dorlotbeston. Sed flegado de besto dum ĝia tuta vivtempo ofte estas tasko kiun infanoj ne kapablas fidinde kaj daŭre plenumi, kaj de necesas ke plenkreskuloj transprenu tiun taskon. Do necesas bone priprensi antaŭ ol havigi al si dombeston. Ili ja ne estas anstataŭigo de ludiloj. Necesas klarigi al infanoj, ke alveno de dombesto signifas respondecon por la besto. Aldone oni ofte miskalkulas la kostojn de tenado de dorlotbestoj, ĉefe la bestkuracistajn. Pro tiuj kaj aliaj kialoj, en Eŭropo, ĉiujare dum la ferioj, multaj dombestoj estas tutsimple forlasitaj sur la aŭtovojoj.

Kontraste dorlotbestoj aŭ dombestoj povas ankaŭ utili al posedantoj kaj havigi ekonomie kalkuleblajn profitojn. Ekzemple hundoj gvardias kaj protektas, katoj mortigas kaj forigas malprofitajn bestojn kiajn musojn kaj ratojn, kantobirdoj, kiel kanarioj, distras kaj kreas agrablan hejmetoson, akvariaj fiŝoj havigas trankvilevcon en la hejmo ktp.

Psikologio de tenado de hejmbestoj redakti

La tenado de dorlotbestoj motivas psikologian distingon inter ili kaj aliaj dombestoj, kiujn en la sama kulturo oni mortigas kaj manĝas. En la okcidenta kulturaro, kie la homoj plejparte ne spektas bestan agrikulturon proprokule, oni ofte havas realisman ideon pri la mensaj kapabloj nur de hejmbestoj, dum manĝobestojn oni subtaksas aŭ tute evitas pensi pri ili. En kulturoj kie bredado kaj buĉado estas pli videblaj, oni ŝajne agnoskas pli konscie la arbitrecon kaj malstabilecon de la distingo inter hejmaj kaj aliaj bestoj. Krome, oni foje konsideras dorlotbestojn kiel amuzilojn por infanoj, maltaŭgajn por plenkreskuloj.[4]

Foje oni rimarkas, ke la termino "dorlotbesto" povas enhavi ioman negativan konotacion; certe la difino en PIV de la verbo "dorloti" estas Agi kun iu tro kareseme k tro indulge, kie evidentas la uzado de la negativa vorto "tro".[5] Tiukadre oni povas ĉirkaŭkalkuli la malekvilibron inter la profitoj kiujn la dorlotbestoj havigas kaj la profitoj kiujn ili ricevas pro la kunvivado kun homoj.

Efikoj al homa sano redakti

 
Homa paro kun hejma hundo.
 
Homo kaj hundo kurantaj kune sur la strando de Carcavelos, Portugalujo.

Avantaĝoj redakti

Granda parto de la publiko kaj iuj sciencistoj kredas, ke hejmbestoj verŝajne havas avantaĝan efikon al la mensa kaj korpa sano de iliaj prizorgantoj;[6] komuniko de NIH en 1987 singarde argumentis, ke havataj datumoj estis "sugestaj" pri signifa avantaĝo.[7] Lastatempa malkonsento estas farita de esploro de la usona pensfabriko RAND Korporacio en 1987, laŭ kiu, almenaŭ ĉe infanoj, la havo de hejmbesto ne havis statistike signifan avantaĝon por korpa aŭ mensa sano; anstataŭe, laŭ la esploro, infanoj kiuj jam havis bonan ŝancon de sano pli ofte akiris hejmbeston.[6][8][9] Longadaŭraj hazardaj testoj por solvi la demandon estus kostaj aŭ malfacile fareblaj.[7][9]

Observitaj korelacioj redakti

Hejmbestoj eble stimulas siajn prizorgantojn, precipe maljunulojn, havigante al ili iun kiun ili povas prizorgi, kun kiu ili povas ekzerci sin, aŭ kiu povas helpi ilin resaniĝi post korpe aŭ mense malfeliĉa pasinteco.[7][10][11] Besta akompano povas helpi por ke homo konservu akceptindan nivelon de feliĉo malgraŭ emociaj simptomoj kiel anksiodeprimo.[12] La ĉeesto de hejmbesto povas helpi por ke homo atingu celojn por sia sano, ekzemple malpli altan sangopremon, aŭ malpli altan streĉon.[13][14][15][16][17][18] Ekzistas indikoj, ke ĉeesto de hejmbesto povas helpi, por ke la vivo de homo estu pli longa kaj sana. En esploro en 1986 pri homoj enmalsanulejigitaj pro korarteria malsano, ene de jaro mortis 11 el la 29 kiuj ne havis hejmbeston, kompare al 3 el la 52 kiuj havis.[11] Hejmbesto ankaŭ signife malpliigis trigliceridojn kaj tial ankaŭ riskon de kormalsano ĉe maljunuloj.[19] Esploro de la usona Nacia Instituto pri Sano trovis, ke prizorgantoj de hundoj havas malpli grandan riskon morti pro koratako ol aliaj homoj.[20] Ekzistas ankaŭ indikoj de avantaĝa efiko kontraŭ demenco.[21] Laŭ aliaj esploroj, sano eble estas antaŭbezono por prizorgo de hejmbesto, ne ĝia efiko.[22] Foje la sano de handikapito ricevas avantaĝon de la servado de trejnita hundo, ekzemple gvidhundo por vidhandikapito aŭ besthelpata terapio (BHT), ekzemple terapia rajdadoĉevalterapio, ĉe iuj aliaj perturboj.[7][23]

Hejmbestoj en longadaŭraj prizorgejoj redakti

La loĝantoj de longadaŭraj prizorgaj domoj, kiel paliativejoj kaj maljunulejoj, povas havi pozitivajn sanefikojn de hejmbestoj. Ĉi tiuj helpas ilin elteni emociajn malfacilojn rilatajn al la malsano. Ofte la simpla fizika kontakto kun alia vivulo, kiun dorlotbesto povas doni, mankas en la vivo de maljunulo.[24][25] Oni elektas maljunulejajn hejmbestojn laŭ la grandeco de la besto, la bezonojn de prizorgo tipajn de la raso, kaj la grandeco kaj loĝnombro de la prizorgejo.[11] Taŭgaj bestoj trairas kvalitsekurigan taksadon kaj, se ili estas hundoj, kromajn trejnadojn por fariĝi terapihundoj.[26] Estas tri specoj de terapihundoj: endomaj terapihundoj, fakaj terapihundoj, kaj vizitaj terapihundoj, el kiuj la vizitaj estas plej oftaj. Ili estas normalaj hejmbestoj, kies prizorgantoj dediĉas tempon por viziti malsanulejojn, maljunulejojn, malliberejojn, kaj rehabilitejojn.[10] Diversaj hejmbestoj postulas diversajn nivelojn de atento kaj zorgo; ekzemplej katoj povas postuli malpli da zorgo ol hundoj.[27]

Konekto kun la komunumo redakti

Krom individuaj sanefikoj, hejmbestoj efikas al la socia vivo kaj komunumaj konektoj de siaj prizorgantoj. Kelkaj pruvoj indikas ke ili plifaciligas socian interagadon.[28] Leslie Irvine, Helpa Profesoro de Sociologio ĉe la Universitato de Koloradio ĉe Boulder, esploris la kompanbestojn de senhejmuloj. Ŝi konstatis, ke multaj senhejmuloj modifas siajn vivojn pro timo, ke ili perdos kompanbeston. Ili ofte zorgas eviti elektojn taksatajn malrespondecaj, kiel uzadon de alkoholo aŭ kontraŭleĝaj drogoj, kaj kontakton kun droguzantoj aŭ krimuloj, timante, ke oni povus disigi ilin de la kompanbesto. Aliflanke, multaj rifuzas loĝi en rifuĝejoj se oni ne permesas, ke la kompanbesto loĝu kun ili.[29]

Riskoj redakti

Sanriskoj rilataj al ĉeesto de hejmbestoj inkludas:

  • Alergiojn kaj astmon pro haŭteroj kaj harojplumoj
  • Falvundojn pro stumblo kontraŭ besto
  • Mordojn kaj atakojn de bestoj
  • Infektojn kaj parazitojn
  • Streson pro konduta konflikto kun bestoj
  • Maltrankvilon pri la demando, kiu zorgos pri la besto se la posedanto ne plu povos.

Historio redakti

Prahistorio redakti

Arkeologio indikas, ke homa tenado de hundoj kiel hejmbestoj komencis antaŭ almenaŭ 12 mil jaroj.[30]

Antikva historio redakti

La antikvaj grekoj kaj romanoj malkaŝe funebris pri mortintaj hundoj, kiel atestas memorskriboj sur tomboŝtonoj.[31] La plu restantaj memorskriboj pri ĉevaloj pli verŝajne indikas dankemon pro kompaneco de militaj ĉevaloj ol vetkuraj ĉevaloj. Eble ĉi tiujn oni memorigis ĉefe por antaŭenigi la famon de la posedanto.[32] En antikva Egiptujo, homo tenis hundojn kaj pavianojn kiel hejmbestojn kaj enterigis ilin kun la posedintoj. Hundoj ricevis nomojn, kio gravas, ĉar egiptoj supozis, ke nomoj havas magiajn uzeblojn.[33]

La apero de moderna hejmbesta kulturo redakti

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la moderna tipo de hejmbesta tenado iom post iom akceptiĝis tra Britujo. Komence, hundojn tenis aristkratoj kaj kiel kompanojn kaj por ĉasado. Tiel la havo de hejmbestoj signis elitecon. Antaŭ la 19-a jarcento la pligraviĝo de la meza klaso stimulis la evoluon de hejmbesta tenado, kaj ĝi akiris signifon en burĝa kulturo.[34]

Ekonomio redakti

Dum la populareco de hejmbestoj en la moderna senco kreskis en la viktorina epoko, hejmbestoj enradikiĝis kiel posedaĵoj kaj ornamaĵoj en urba kulturo.[35] Ili fariĝis komerca oportuno por entreprenistoj. Jam meze de la 19-a jarcento, preskaŭ dudek mil surstrataj vendistoj en Londono komercadis vivajn bestojn.[36] La populareco de la bestoj evoluigis postuladon de kromvaroj kaj gvidiloj pri bestotenado. La prizorgado de hejmbestoj fariĝis granda negoco antaŭ la fino de la 19-a jarcento.[37]

Malhonestuloj trovis en bestoŝtelado rimedon por ekonomia gajno. Profitante la amsenton de posedantoj por hejmbestoj, profesiaj hundoŝtelistoj forkaptis bestojn kaj postulis elaĉetan pagon.[38] La apero de hundoŝtelado indikas la plivaloriĝon de hejmbestoj. Oni iom post iom difinis hejmbestojn kiel posedaĵojn de iliaj prizorgantoj, kaj kreis leĝojn kiuj punis forŝtelintojn.[39]

Socio redakti

Oni atribuis socian kaj kulturan signifon al hejmbestoj dum la 19-a jarcento. La klasifiko de hundoj laŭ raso spegulis la hierarkian socian strukturon de la viktorina epoko. La genealogia atestilo de hundo reprezentis la statuson kaj genealogion de la posedantoj kaj subtenis la distingon inter sociaj tavoloj.[40] Por mezklasaj posedantoj valoris la eblo asociiĝi kun la supera klaso per tenado de hejmbestoj. La kapablo teni hejmbeston signis decan karakteron kaj memsufiĉon.[41] Laŭ Harriet Ritvo, la identigo de "elita besto kaj elita posedanto ne estis konfirmo de la statuso de la posedanto, sed maniero redifini ĝin."[42]

Distro redakti

La populareco de tenado de hundoj kaj katoj naskis la bestotenan ŝatokupon. Tiel nomataj hundoŝatantoj entuziasmis pri posedado, bredado, kaj ekspoziciado de hundoj. La unua hunda ekspozicio okazis la 28-an de junio de 1859 en Newcastle, kaj montris plejparte sportajn kaj ĉasajn hundojn.[43] Hejmbestuloj tamen emis ekspozicii siajn bestojn kaj konkursi per ili.[44] Tial hejmhundoj iom post iom akceptiĝis en hundajn ekspoziciojn. La unua granda ekspozicio, kun mil konkursantaj bestoj, okazis en Chelsea en 1863.[45] La Hundeja Klubo kreiĝis en 1873 por certigi juston kaj bonan organizon ĉe hundaj ekspozicioj. La Bredlibro evoluigita de la Hundeja Klubo difinis politikojn, prezentis tutlandan registron de purrasaj hundoj, kaj instituciigis hundajn ekspoziciojn.[46]

Kutimaj dorlotbestoj redakti

Nekutimaj dombestoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dorlotbesto en ReVo [1]
  2. Dorlotbesto en ReVo [2]
  3. Dombesto en vortaro.net [3]
  4. Hanh Nguyen. 2019. Tongue Tied: Breaking the Language Barrier to Animal Liberation. New York: Lantern Books. 15-17.
  5. PIV NPIV Alirita la 5an de Septembro 2023.
  6. 6,0 6,1 "Pets are a kid's best friend, right? Maybe not, study says (angle: Dorlotbestoj estas la plej bona amiko de infano, ĉu ne? Eble ne, studo diras)", The Philadelphia Inquirer.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 The Health Benefits of Pets. US Government National Institute of Health. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 25-a de decembro 2006.
  8. "Pets Are Good For Us—But Not in the Ways We Think They Are", National Geographic, 25-a de novembro 2017.
  9. 9,0 9,1 Largest-Ever Study of Pets and Kids' Health Finds No Link; Findings Dispute Widely Held Beliefs About Positive Effects of Pet Ownership (angle). RAND Korporacio. Alirita 27-a de decembro 2017.
  10. 10,0 10,1 . Therapy Dogs in the Long-Term Health Care Environment. Arkivita el la originalo je 6-a de majo 2012. Alirita 27-a de aprilo 2012. Arkivigite je 2012-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
  11. 11,0 11,1 11,2 Whiteley, Ellen H., "The Healing Power of Pets", The Saturday Evening Post, paĝoj 2–102. Academic Search Elite. EBSCOhost. Polk Library, UW Oshkosh
  12. (2016) “Preserving Subjective Wellbeing in the Face of Psychopathology: Buffering Effects of Personal Strengths and Resources”, PLOS One 11 (3), p. e0150867. doi:10.1371/journal.pone.0150867. 
  13. (2005) “Volunteer Pets”, Prevention 57 (4), p. 176–78. Alirita 5-a de novembro 2006..  Academic Search Elite. EBSCOhost. Polk Library, UW Oshkosh
  14. (1-a de oktobro 2001) “Pet ownership, but not ace inhibitor therapy, blunts home blood pressure responses to mental stress”, Hypertension 38 (4), p. 815–20. doi:10.1161/hyp.38.4.815. 
  15. (oktobro 2001) “Presence of a pet dog and human cardiovascular responses to mild mental stress”, Clinical Autonomic Research 11 (5), p. 313–7. doi:10.1007/BF02332977. 
  16. Wilson, Cc (oktobro 1987). “Physiological responses of college students to a pet”, The Journal of Nervous and Mental Disease 175 (10), p. 606–12. doi:10.1097/00005053-198710000-00005. 
  17. Koivusilta, Leena K. (2006). “To Have or Not To Have a Pet for Better Health?”, PLOS One 1 (1), p. e109. doi:10.1371/journal.pone.0000109. 
  18. (oktobro 1988) “Cardiovascular effects of human–pet dog interactions”, Journal of Behavioral Medicine 11 (5), p. 509–17. doi:10.1007/BF00844843. 
  19. Dembicki, D and Anderson, J. 1996. Journal of Nutrition in Gerontology and Geriatrics. 15(3), p. 15-31.
  20. . Want to Reduce Risk of Heart Disease? Get a Pet (8-a de julio 2010). Arkivita el la originalo je 27-a de marto 2013. Alirita 27-a de aprilo 2012. Arkivigite je 2013-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
  21. Friedmann E, Galik E, Thomas SA, Hall PS, Chung SY, McCune S. Evaluation of a Pet-Assisted Living Intervention for improving functional status in assisted living residents with mild to moderate cognitive impairment. American Journal of Alzheimer's Disease and Other Dementias.2015:30(3):276-289
  22. (jan–feb 2005) “Pet Ownership and Health in Older Adults”, Gerontology 51 (1), p. 40–47. doi:10.1159/000081433. 
  23. . The Free Dictionary By Farlex. Alirita 27-a de aprilo 2012.
  24. Animals in Healthcare Facilities: Recommendations to Minimize Potential Risks. Arkivita el la originalo je 4-a de marto 2016.
  25. . Therapy Dogs in the Long-Term Health Care Environment. Arkivita el la originalo je 6-a de majo 2012. Alirita 27-a de aprilo 2012.
  26. (4-a de oktobro 2006) “Super Furry Animals”, Edmonton, p. W7.  . LexisNexis. Polk Library, UW Oshkosh. 5-a de novembro 2006.
  27. (1996) “Today's Ancillaries, Part 2: Art, music and pet therapy”, Nursing Homes: Long-Term Care Management 45 (7), p. 36. Alirita 5 November 2006..  Academic Search Elite. EBSCOhost. Polk Library, UW Oshkosh.
  28. Wood L, Martin K, Christian H, Nathan A, Lauritsen C, Houghton S, Kawachi I, McCune S. The pet factor – Companion animals as a conduit for getting to know people, friendship formation, and social support. PLoS One. 2015:10(4):e0122085
  29. Irvine, Leslie. (2013) My Dog Always Eats First: Homeless People and Their Animals. Boulder, CO: Lynne Rienner Publishers, Inc..
  30. Clutton-Brock, Juliet. (1995) “Origins of the dog: domestication and early history”, The domestic dog: its evolution, behaviour and interactions with people. Cambridge: Cambridge University Press, p. [htt://archive.org/details/domesticdogitsev00sere/10 10–11]. ISBN 978-0-521-42537-7.
  31. . 9 Touching Epitaphs Ancient Greeks And Romans Wrote For Their Deceased Dogs. The Dodo (2014-06-13). Alirita 18-a de januaro 2019.
  32. (21 July 2005) Companion Animals and Us: Exploring the Relationships Between People and Pets. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01771-8.
  33. Mertz, Barbara. (1978) Red Land, Black Land: Daily Life in Ancient Egypt. Dodd Mead.
  34. Amato, Sarah. (2015) Beastly Possession: Animals in the Victorian Consumer Culture. Toronto: University of Toronto Press.
  35. Amato, Sarah. (2015) Beastly Possessions: Animals in Victorian Consumer Culture. University of Toronto Press.
  36. Ritvo, Harriet. (1987) The Animal Estate: The English and Other Creatures in the Victorian Age. Cambridge: Harvard University Press.
  37. Amato, Sarah. (2015) Beastly Possession: Animals in Victorian Consumer Culture. Toronto: University of Toronto Press.
  38. Philo, Chris. (1989) Animal Space, Beastly Places: New Geographies of Human-Animal Relations. Routledge, p. 38–389.
  39. Philo, Chris. (1989) Animal Space, Beastly Places: New Geographies of Human-Animal Relations. Routledge.
  40. Amato, Sarah. (2015) Beastly Possession: Animals in Victorian Consumer Culture. Toronto: University of Toronto Press.
  41. Amato, Sarah. (2015) Beastly Possession: Animals in Victorian Consumer Culture. Toronto: University of Toronto Press.
  42. Ritvo, Harriet. (1987) The Animal Estate: The English and Other Creatures in the Victorian Era. Cambridge: Harvard University Press.
  43. Ritvo, Harriet. (1987) The Animal Estate: The English and Other Creatures in Victorian Age. Cambridge: Harvard University Press, p. 7–8.
  44. Ritvo, Harriet. (1987) The Animal Estate: The English and Other Creatures in the Victorian Age. Cambridge: Harvard University Press.
  45. Ritvo, Harriet. (1987) The Animal Estate: The English and Other Creatures in the Victorian Age. Cambridge: Harvard University Press.
  46. Ritvo, Harriet. (1987) The Animal Estate: The English and Other Creatures in the Victorian Age. Cambridge: Harvard University Press.