Domenico Zampieri, plej konata kiel Domenichino (Bolonjo, 21-a de oktobro 1581Napolo, 15-a de aprilo 1641) estis elstara itala baroka pentristo de la klasikismo romo-bolonja.

Domenichino
Persona informo
Naskonomo Domenico Zampieri
Naskiĝo 21-an de oktobro 1581 (1581-10-21)
en Bolonjo
Morto 15-an de aprilo 1641 (1641-04-15) (59-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto
Verkoj Landscape with Hercules and Acheloüs
Landscape with Hercules and Cacus
Saint John the Evangelist
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Bolonjo, filo de ŝuisto, estis dekomence metilernanto de Denys Calvaert. Tuj li eklaboris en la Accademia degli Incamminati de la fratoj Carracci. Kiam li translokiĝis al Romo en 1601, li iĝis unu el la plej talentaj metilernantoj de la etoso de Annibale Carracci, kaj li laboris kun grandaj samtempuloj kiel Albani kaj Guido Reni, same kiel kun rivaloj kiel Lanfranco. Pro sia malalteco, li ricevis la kromnomon Domenichino («eta Dominiko»).

 
La damo kaj la unukornulko, fresko en la Palaco Farnesio de Romo, probabla verko de Domenichino, ĉ. 1602.

La murpentraĵo de La damo kaj la unukornulo en la serio de freskoj de Annibale Carracci titolita La amaferoj de la dioj (Palaco Farnesio de Romo) estas atribuita al Domenichino. Ankaŭ en la Palaco Farnesio li pentris tri mitologiajn pejzaĝojn, en la Loggia del Giardino (Galerio de la Ĝardeno). Li multe pentris por preĝejoj; poste li ricevis kelkajn malsukcesojn kaj translokiĝis al Napolo, kie li plulaboris kaj mortis.

Bibliografio redakti

  • J. Pope-Hennessy, The Drawings of Domenichino at Windsor Castle, Londres, 1948.
  • M. Fagiolo Dell'Arco, Domenichino ovvero Classicismo del Primo-Seicento, Roma, 1963.
  • E. Borea, Domenichino, Milán, 1965.
  • R.E. Spear, Studies in the Early Art of Domenichino, tesi di laurea, Princeton University, 1965.
  • R.E. Spear, Domenichino, I e II tomo, Yale-New Haven-Londres, 1982.
  • Domenichino 1581-1641, catálogo de la muestra, Milán, 1996.