Domenico Allegri (nask. ĉ.1585 – mort. 5-a de septembro 1629) estis itala komponisto kaj kantisto de la frua baroko Roma Skolo. Li naskiĝis kaj mortis en Romo, kaj estis frato de Gregorio Allegri.

Domenico Allegri
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1585 (1585-01-01)
en Romo
Morto 5-an de septembro 1629 (1629-09-05) (44-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Okupo
Okupo komponistokantorokantisto
vdr

Allegri estis maestro di cappella [kapelmajstro] en la preĝejo Santa Maria en Spello ĉirkaŭ 1608 ĝis 1609 kaj poste deĵoris en la sama funkcio ĉe la preĝejo Santa Maria in Trastevere en Romo kaj poste en la Basilica di Santa Maria Maggiore ĝisfine de sia vivo.

Domenico Allegri ĉefe estas fama kiel unu el la unuaj, kiuj malgrandmezure aldonis instrumentan akompanon al sakrala muziko. Kvankam la plejmulto de sia verkaro perdiĝis, verko kiu transvivis estas Modi quos expositis in choris el la jaro 1617, en kiu du violonoj akompanas la kantvoĉojn.