Domenico Gabrielli

Domenico Gabrielli, ankaŭ Gabrieli, (* 15-a de aprilo 1651 en Bolonjo; † 10-a de julio 1690 samloke) estis Itala violonĉelisto kaj komponisto.

Domenico Gabrielli
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1659 (1659-10-19)
en Bolonjo
Morto 10-an de julio 1690 (1690-07-10) (30-jaraĝa)
en Bolonjo
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto
vdr

Vivo redakti

Li studis komponadon ĉe Giovanni Legrenzi kaj aktivis ekde 1680 ĝis sia morto en sia hejmurbo kiel violonĉelist en la kapelo de San Petronio kaj iĝis membro, poste kelktempe ankaŭ la prezidento („principe“) de la Academia Filarmonica di Bologna, . Pro siaj longaj forestoj inter (1687-1688) li estis dumtempe ekskludata el la kapelo kaj deĵoris ĉe la kortego de Modena, antaŭ ol li refoje deĵoris en lia antaŭa funkcio en Bolonjo. Pro lia bonega ludo de la violonĉelo oni nomis lin ankaŭ Minghino dal Violoncello (dialekte: Mingain dal viulunzeel).

Verkoj redakti

Inter liaj verkoj troviĝas dekduo de operoj prezentitaj en Bolonjo, Venecio kaj Modena, 3 oratorioj interpretitaj en Bolonjo y Florenco kaj variaj kantatoj. Oni publikis siajn verkojn Balleti, Gighe, Correnti, Alemanda e Sarabande a violino e violone [suitmovimentoj por violono kaj kontrabaso] (1684), Cantate a voce sola [voĉkantaj kantatoj sen akompano] (1691). Li estis la unua, kiu laŭdokumente unuafoje komponis verkojn por soloviolonĉelo (du sonatojn por violonĉelo kaj figurita baso, aro de sep riĉerkaroj' por senakompana violonĉelo kaj kanonon por du violonĉeloj).

Fontoj redakti

  • S. Durante: Gabrielli, in: The New Grove Dictionary of Opera, ed. S. Sadie. London 1992. Vol 2, p. 322.
  • W. Matteuzzi: Gabrielli, in: Dizionario enciclopedico universale della musica e dei musicisti. 2: Le biografie, ed. A. Basso. Turin 1986. Vol. 3, p. 83f.
  • J. G. Suess: Gabrielli, in: The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. S. Sadie. London 1980. Vol 7, p. 67.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Domenico Gabrielli en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")