Domenico Maria Novara da Ferrara

Domenico Maria Novara (1454–1504) estis itala sciencisto.

Domenico Maria Novara da Ferrara
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1453 (1453-11-30)
en Ferrara
Morto 30-an de novembro 1503 (1503-11-30) (50-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj latina
Alma mater Universitato de Florenco
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto • universitata instruisto • astrologo
vdr

Dum 21 jaroj li estis profesoro de astronomio en la Universitato de Bolonjo, kaj en 1500 li ankaŭ instruis pri matematiko en Romo. Li elstaris kiel platonisma astronomo, kaj en 1496 li instruis al Nikolao Koperniko astronomion. Li estis ankaŭ astrologo.

En Bolonjo, Novara estis helpita de Koperniko, kun kiu li observis lunan kaŝadon de Aldebarano. Koperniko poste uzis tiun observadon por pruvi la modelon de Ptolemeo de la luna distanco.

La verkoj de Novara ĝenerale perdiĝis, escepte pro kelkaj astrologiaj almanakoj verkitaj por la universitato. Sed la verko de Koperniko nome De revolutionibus orbium coelestium (publikigita en 1543, longe post la morto de Novara) registras ke la 9a de Marto 1497 Novara atestis la unuan observon de Koperniko.

Bibliografio redakti

  • A. Romer, "The welcoming of Copernicus's de revolutionibus: The commentariolus and its reception" Physics in Perspective, 1(2): 157–183, 1999.