Domenico TEMPIO, ankaŭ nomata Micio, (Katanio, 22-an de aŭgusto 1750 – Katanio, la 4-an de februaro de 1821) estis itala poeto kiu esprimis sin en la sicilia lingvo. Kune kun Giovanni Meli, li estis la plej bona sicililingva poeto de tiu epoko. Dum sia vivo, li estis konsiderata grava poeto, kaj estis multe laŭdata, sed post lia morto lia laboro estis plejparte forgesita, ĝis revigligo de intereso post la dua mondmilito. Lia poemo La Caristia ("La malsatego"), priskribante malsaton kaj tumultojn en Katanio en 1797-98, estas konsiderata kiel lia ĉefa verko.

Domenico Tempio
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1750 (1750-08-22)
en Katanio
Morto 4-an de februaro 1821 (1821-02-04) (70-jaraĝa)
en Katanio
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr