Tiu ĉi artikolo traktas la personan nomon Dominiko. Pri la ŝtato Dominiko en Mezameriko vidu apartan artikolon.

Dominiko estas vira persona nomo, kiu ekzistas en variaj nacilingvaj formoj kaj parte ankaŭ uzatas kiel familia nomo.

Deveno kaj signifo redakti

La nomo Dominiko venas de la latina persona nomo Dominicus kaj signifas "al la sinjoro apartenanta". La vorto "sinjoro" en Romio komprenendis laŭvorte kaj signifis "mastro de sklavo" aŭ (romia) dio, al kiu homo kun la nomo Dominiko devu servi dum sia tuta vivo. Por la kristanoj tia dio nur povis esti "la" kristana Dio, kaj tial la nomo el kristanisma vidpunkto estu aparte aprezinda kaj benita: La vivo de Dominiko estu speciale bonŝanca, kaj la nomo do inter kristanoj dum multaj jarcentoj estis aparte dezirata.

En la hispana lingvo la formo Domingo kaj estas vira persona nomo kaj la vorto por dimanĉo (la tago "apartenanta al la sinjoro"). Tio respegulas la kutimon, ke post la kristaniĝo de la Romia Imperio en la latina lingvo por la tago nun nomata dimanĉo kutimiĝis la nomo "dies domenico". La interrilato inter la tago dimanĉo kaj la vira persona nomo ankaŭ videblas en la kroata kaj serba lingvoj, kie nedelja estas dimanĉo, kaj Nedeljko respektive Nediljko iĝis la nacilingvaj variaĵoj de la nomo Dominiko.

Variaĵoj redakti

En multaj naciaj lingvoj kutimiĝis uzi la nomon kun finaĵoj "-us" aŭ "-o" kaj sen finaĵo, do en la formoj DominicDominik, por viroj, kaj en formo kun finaĵo "-a", do Dominika, Dominica kaj Domenika, por virinoj. La franclingva formo Dominique povas esti uzata kaj por viroj kaj por virinoj.

Dum la mezepoko la nomo en la kristanigita Eŭropo iĝis tre popolara kaj tial disvastiĝis en preskaŭ ĉiuj lingvoj de eŭropa deveno.

Nomtagoj redakti

Laŭ kristanaj konfesioj kaj kalendaroj la

Konataj portantoj de la nomo redakti

Persona nomo redakti

  • Dominik Graf (* 1952), germana filma kaj televida reĝisoro
  • Dominiko Gundisalvo (1105-1181), hispana filozofo kaj tradukisto
  • Dominik Hašek (* 1965), glacihokeisto
  • Dominic Heinzl (* 1964), aŭstra televida moderatoro kaj ĵurnalisto
  • Dominik Hrbatý (* 1978), slovaka tenisisto
  • Johann Dominik Mahlknecht (1793–1876), aŭstra skulptisto
  • Dominic Monaghan (* 1976), usona aktoro
  • Dominic Raacke (* 1958), germana aktoro

Familia nomo redakti

  • Andrew Dominik (* 1967), novzelanda reĝisoro
  • Friedrich Dominik (1829-1891), germana veterinaro
  • Hans Dominik (1872-1945), germana aŭtoro de sciencfikciaj kaj dokumentaj libroj, ekonomika ĵurnalisto kaj inĝeniero
  • Hans Dominik (1870-1910), germana oficisto de la soldataro de la Germana Regno en Kameruno
  • Thorsten Dominik (* 1977), germana luktosportisto

Ŝtatoj redakti

Du mezamerikaj ŝtatoj, unuflanke Dominiko kaj aliflanke Domingo aŭ "Dominikana Respubliko", portas la nomon kaj ricevis siajn hispanajn nomojn laŭ dediĉo al la Sankta Dominiko.