Dominikus Zimmermann

Dominikus Zimmermann (naksikĝis la 30-an de junio 1685 en Gaispoint, monaĥeja vilaĝo en la nuna komunumo Wessobrunn; mortis la 16-an de novembro 1766 en Wies apud Steingaden) estis pentristo, stukisto, arkitekto kaj konstruestro en la Elektoprinclando Bavario. Lia verkaro apartenas al la stilepoko de Rokoko, la lasta fazo de Baroko. Dominikus Zimmermann konsideratas unu el la plej signifaj germaniaj konstruestroj de tiu epoko. Plurajn projektojn li realigis komune kun sia pli aĝa frato Johann Baptist Zimmermann. La ĉefa verkaĵo de Dominikus Zimmermann, la kirko Wieskirche en Supra Bavario, en 1983 estis deklarita monda heredaĵo de Unesko.

Dominikus Zimmermann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1685 (1685-06-30)
en Wessobrunn
Morto 16-an de novembro 1766 (1766-11-16) (81-jaraĝa)
en Steingaden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Johann Baptist Zimmermann
Okupo
Okupo arkitektopolitikisto
Verkoj Preĝejo de la Prato
vdr
altarejo de la rokoka kirko Wieskirche
la historia urbodomo de
Landsberg am Lech
ekstera aspekto de la
pilgrima kirko Steinhausen