Dominique Strauss-Kahn

Dominique STRAUSS-KAHN [dominik stros kan], alinomita DSK, estas franca politikisto, naskiĝinta la 25-an de aprilo 1949 en Neuilly-sur-Seine (Hauts-de-Seine), ano de la franca Socialista Partio (PS), kaj deputito de la 8-a distrikto de Val-d'Oise (Sarcelles).

Dominique Strauss-Kahn
Franca politikisto
Persona informo
Dominique Strauss-Kahn
Naskiĝo 25-an de aprilo 1949 (1949-04-25) (74-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Religio judismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater HEC ParisUniversitato de BristolInstituto pri Politikaj Studoj de ParizoLycée CarnotUniversité Paris-Nanterre • Universitato de Parizo 6 • Universitato de Parizo • Albert I Lycée • classe préparatoire aux grandes écoles vd
Partio Socialista Partio vd
Subskribo Dominique Strauss-Kahn
Familio
Gefratoj Marc-Olivier Strauss-Kahn vd
Edz(in)o Anne Sinclair vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoadvokato • universitata instruisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto André Babeau vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis urbestro de Sarcelles de 1995 ĝis 1997. Li estis nomumita por 5 jaroj kiel direktoro de la Internacia Valuta Fonduso[1] la 28-an de septembro 2007 sed li demisiis la 18-an de majo 2011 post akuzo pri asertita seksperforto kontraŭ hotelĉambristino.

Je la 22-an de aŭgusto 2011 la usona Publika Ministerio nuligis la kulpigojn kontraŭ Straus-Kahn, ĉar la prokuroro opiniis ke la deklaroj de la supozata viktimo ne estis sufiĉe fidindaj.

Referencoj redakti