Domo de la tegoloj

La Domo de la tegoloj estas arkeologia loko el la frua bronzepoko sur la sudorienta parto de Lerna (Grekio). Hodiaŭ ĝi situas sub protekta tegmento kaj estas malfermita al la publiko.

Domo de la tegoloj
Restaĵo de ŝtuparo
Restaĵo de ŝtuparo
Restaĵo de ŝtuparo
arkeologia loko [+]
Koordinatoj37° 33′ 4″ N, 22° 43′ 6″ O (mapo)37.55116722.71832Koordinatoj: 37° 33′ 4″ N, 22° 43′ 6″ O (mapo)

Domo de la tegoloj (Grekio)
Domo de la tegoloj (Grekio)
DEC
Domo de la tegoloj
Domo de la tegoloj

Map
Domo de la tegoloj
vdr

La konstruaĵo Domo de la tegoloj montras specialajn arkitekturajn ecojn, kiel ekzemple la el bruligitaj tegoloj konstruita tegmenton, kiu estis nomdona.

La konstruaĵo estas datita je la fru-helada periodo (2500-2300 a.K.) kaj konsiderita kiel proto-palaco aŭ administra centro, sed oni supozas ankaŭ funkcion de komunuma domo.

La domo de tegoloj havis kelkajn karakterizaĵojn de altaj teknikaj normoj, inkluzive de unu ŝtuparo kondukanta al la dua etaĝo kaj la tegolkovrita tegmento, kiu disvastiĝis nur en la 7-a jarcento a.K. en Grekujo, kvankam tegolaj tegmentoj estis trovitaj en la la fruaheledika Akovitika kaj pli poste en la mikenaj lokoj Gla kaj Midea. En la loka kultur-rubaĵo (alŝutaĵo ĉe domo de la tegoloj), oni trovis milojn de tegoloj, kiuj kovris la tegmenton. La muroj de la domo estis el adobo sur ŝtona fundamento.

Radiokarbonaj mezuradoj montris, ke la lokon detruis fajro en la 22-a jarcento a.K.. Iomete pli poste, oni faris el la restaĵoj etan tumulon.