Domokos BODA [domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boda Domokos estis hungara kuracisto, infankuracisto, profesoro.

Domokos Boda
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1921 (1921-04-19)
en Dolný Štál
Morto 22-an de januaro 2015 (2015-01-22) (93-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • infankuracisto
vdr

Domokos Boda [1] Arkivigite je 2015-05-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de aprilo 1921 en Ĉeĥoslovakio en Dolný Štál. Li mortis la 22-an de januaro 2015 en Szeged.

Biografio redakti

Domokos Boda apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li abiturientis en Nové Zámky en 1938, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1944. Li estis preskaŭ 2 jarojn soldato, inter 1946 kaj 1951 li laboris en hospitalo pri infanoj en Pesterzsébet, poste ĝis 1962 li estis ĉefkuracisto en pli granda hospitalo. Li kandidatiĝis en 1959, li doktoriĝis en 1965. Li estis katedrestro en universitata kliniko en Szeged inter 1963 kaj 1991, poste li pensiuliĝis, dume li instruis en 1971 en Los Angeles. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1959 kaj 2001.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Folyadék- és elektrolyt-therápia (1960)
  • Peritoneal dialysis in the treatment of hyaline membrane disease of newborn premature infants. Results of a controlled trial. (1971)
  • Effect of allopurinol treatment in premature infants with idiopathic respiratory distress syndrome. (1984)
  • Gyermekgyógyászat (Infankuracado), (1981, 1985)
  • Sorsfordulók (2003) - membiografio ISBN 9639148962

Fontoj redakti