ZEYK Domokos (zeik) estis hungara kapitano naskita en Marosvásárhely en junio 1816 kaj morinta en Ŝegeŝvaro la 31-an de julio 1849.

Biografio redakti

Domokos Zeyk studis en Nadjenjedo, Koloĵvaro kaj Magyaróvár. En aŭtuno de 1848 li aliĝis al sikulaj milittrupoj. En 1849 li iĝis la helpoficiro de Jozefo Bem. Li estis unu el la plej bravaj soldatoj de la hungara armeo en Transilvanujo. La 31-an de julio 1849 en batalo de Ŝegeŝvaro (en kiu Sándor Petőfi malaperis) post heroa lukto vidinte ke li ne povas eskapi, li sinmortigis.

Literaturo redakti

Fonto redakti