Domplatz (Erfurto)

La Katedral-placo (germane Domplatz; de 1823-1940 germane Friedrich-Wilhelms-Platz laŭ la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a) en Erfurto estas la plej granda bazarplaco en Germanio.

Domplatz
placo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

SituoErfurto
- koordinatoj50° 58′ 37″ N, 11° 1′ 26″ O (mapo)50.976911.0239Koordinatoj: 50° 58′ 37″ N, 11° 1′ 26″ O (mapo)
Poŝtkodo99084 [+]
Map
Domplatz
Vikimedia Komunejo:  Domplatz (Erfurt) [+]
vdr
Kristnaska bazaro; la foto estas farita de sur la Petersberg.
La katedralmonteto - dekstre la preĝejo de Sankta Severo - en vintro.

Sur pli ol la duono de la placo staris ĝis la 6-a de novembro 1813 loĝdomoj. Kiam ĉ. 2.500 francoj, kiuj retiriĝis al la citadelo Petersberg, daŭre atakiĝis per obusoj fare de prusaj, aŭstriaj kaj rusaj trupoj, la konstruaĵoj de sur la placo ege damaĝis.

Post la fino de la Napoleonaj Militoj kaj la reinstalo de prusa regado super la urbo ne fariĝis ilies rekonstruo kaj la areo iĝis vasta ebenaĵo.

Hodiaŭ la placo famiĝas ankaŭ pro la ĉiujara kristnaska bazaro. Ekde marto 1998 estas sub la katedralplaco kvaretaĝa parkumejo kun 480 lokoj.

Vidindaĵoj redakti

Sur kaj ĉe la placo estas multaj interesaj aferoj vidindaj:

Eksteraj ligiloj redakti