Donald Rumsfeld

usona politikisto

Donald Henry RUMSFELD (naskiĝis la 9-an de julio 1932 - mortis la 29-an de junio 2021) estis la Usona ministro pri defendo [t.e. milito] depost la 20-a de januaro 2001 ĝis la 8-a de novembro 2006, sub prezidento George W. Bush. Li estis la 21-a ministro pri defendo kaj la ĝis tiam plej maljuna persono en tiu posteno. Antaŭe li jam servis sub prezidento Gerald Ford kiel la 13-a ministro pri defendo de 1975 ĝis 1977, estante do ankaŭ la plej juna persono en la posteno.

Donald Rumsfeld
Persona informo
Donald Rumsfeld
Naskiĝo 9-an de julio 1932 (1932-07-09)
en Ĉikago, Ilinojso
Morto 29-an de junio 2021 (2021-06-29) (88-jaraĝa)
en Taos, Nov-Meksiko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multipla mjelomo vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Princeton • Georgetown University Law Center vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Donald Rumsfeld
Familio
Patrino Jeannette Husted vd
Edz(in)o Joyce Pierson vd
Infanoj 3
Parencoj Lew Sarett vd
Profesio
Okupo politikistooficirodiplomatoaŭtoroentreprenistoŝtata funkciulo • ministro pri defendo vd
Laborkampo state administration • publika servo • ministerio pri defendo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Donald Rumsfeld

En la ĝenerala kulturo fariĝis tre fama lia jena aldiraĵo [1]:

Raportoj, kiuj diras, ke io ne okazis, ĉiam interesas min, ĉar kiel ni scias, estas konataj konataĵoj; estas aferoj, kiujn ni scias, ke ni scias. Ni ankaŭ scias, ke estas konataj nekonataĵoj; tio estas, ke ni scias, ke estas iuj aferoj, kiujn ni ne scias. Sed estas ankaŭ nekonataj nekonataĵoj—tiujn, kiujn ni ne konas, ke ni ne konas. Kaj se oni rigardas tra la historio de nia lando kaj aliaj liberaj landoj, estas tiu lasta kategorio kiu tendencas esti la malfacila.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti