Doodstil (Morte silenta) estas setlejo kun 102 loĝantoj (2010) – kaj la nomo de tiea ponto (til) trans la Boterdiep – en la municipo Het Hogeland en la provinco Groningeno en Nederlando. Doodstil situas proksimume 3 kilometrojn sude de Uithuizen kaj 20 kilometrojn norde de la urbo Groningeno.

Doodstil
buurtschap • domareto
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 23′ N, 6° 40′ O (mapo)53.39086.6742Koordinatoj: 53° 23′ N, 6° 40′ O (mapo) [+]
Doodstil (Nederlando)
Doodstil (Nederlando)
DEC
Doodstil
Doodstil
Situo de Doodstil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Doodstil [+]
vdr
Situo en la antaŭa municipo Eemsmond
Nomŝildo

La nomo verŝajne venas de la virnomo DoodeDoede. La nomo Doede ankoraŭ nuntempe estas ĝenerale uzata kiel antaŭnomo en Frislando kaj Groningeno kaj ankaŭ pluvivas kiel familia nomo kiel Dooijes, Doma kaj Doema. La nomo 'Doodstil' do havas la signifon: la ponto de Doode.

Tradicia rakonto diras ke la ponto pro tute alia kaŭzo ricevis tiun nomon. En la pasinteco nome sur tiu loko ne estus ponto sed pramo. Tiel je iu tago oni devis transigi ĉerkon. Meze sur la Boterdiep la boateto faris neatenditan movon, pro kio la ĉerko malaperis en la akvon. Por estonte preventi tion, oni konstruis "ponton por la mortintoj".

La plej bela nomo redakti

La loknomo plue tiklas la imagon pro la vortaro-signifo: kompleta silenta. En majo 2005 Doodstil tial estis proklamita kiel plej bela loknomo de Nederlando. La setlejo gajnis dum interretelektado de la Zelanda-Flandra Waterlandkerkje, la Overisela Muggenbeet kaj la Brabanta ĉefurbo 's-Hertogenbosch.