Dormomato estas mato el izola plasto uzata por submeti dormosakon sur la grundo.

Kunvolvita dormomato

La mato estas facile kunvolvebla, malpeza, oni povas ĝin facile fiksi al dorsosako kaj senprobleme marŝi.

La unuajn dormomatojn produktis angla firmao KARRIMOR, kies ĉefaj produktoj estas dorsosakoj kaj turistaj ŝuoj. Pro tio en multaj lingvoj la dormomato estas konata sub la nomo „karrimat“.