Dornheim (Turingio)

komunumo en Turingio, Germanio

Dornheim estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 558 loĝantojn. Ĝi situas ĉirkaŭ 3 km nordokcidente de Arnstadt kaj ampleksas 787,4 hektarojn.

Dornheim
Blazono
Dornheim (Turingio) (Germanio)
Dornheim (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03628
Poŝtkodo 99310
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070008
Politiko
Komunumestro Burkard Walther
Partio de komunumestro FFW Dornheim e.V.
Adreso de la administrejo Längwitz 71
99310 Dornheim
Demografio
Loĝantaro 558 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 11° 0′ O (mapo)50.83510.994166666667Koordinatoj: 50° 50′ N, 11° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 290 m
Areo 7,87 km²
Oficiala retejo http://www.vg-riechheimer-berg.de/vorstellung/vorstellung_dorn.htm
vdr

Historio redakti

La unua endokumenta mencio estis ene de la notoj de Breviarium Lulli (802-815). Kelkaj aliaj datoj:

  • 948: Dornheim venis en la posedon de la Abatejo Hersfeld per ŝanĝo
  • 1350: ekzistas major Dornheim kaj minor Dornheim
  • 1480: naskiĝis en la vilaĝo Crotus Rubeanus, i.a. rektoro de la Universitato de Erfurto
  • 17.10.1707: geedziĝo de Johann Sebastian Bach kaj de Maria Barbara Bach
  • Dum multaj jaroj (ĝis 1770) deĵoris surloke kiel pastoro Johann Gottfried Gregorii, kiu famiĝis kiel popola instruisto, geografo kaj historiisto
  • 26.10.1813: t.n. Dreimonarchentreffen (renkontiĝo de tri monarkoj) sub tilio ĉe la rando de la vilaĝo. Plej novaj esploroj[1] montris ke ne eblis la partopreno de la prusa reĝo Friedrich Wilhelm la 3-a. Ĉu li sendis al la renkontiĝo kun la aŭstria imperiestro Francisko la 1-a kaj Aleksandro la 1-a lian filon la postan reĝon Friedrich Wilhelm la 4-a ne estas klare.
  • ĉ. 1877: Lattermännchen aperas antaŭ lernoknabo estanta survoje al Arnstadt.

La regantoj serĉis kaj trovis konsenton pri la estontajn batalojn kontraŭ Napoleono Bonaparte post la Batalo de Leipzig. Ĉeestis ankaŭ Klemens von Metternich kaj Wilhelm von Humboldt. Verŝajnas ke ili tie ĉi antaŭplanis la postan Kongreson de Vieno.

Bach-memorigloko redakti

La Kirko Sankta Bartolomeo estas grava memorigloko omaĝe al Johann Sebastian Bach kaj koncertejo. Cetere ankaŭ la notoj en la komunuma blazono aludas al la kvar literoj "b a c h". Kastelo Dornheim detruitis en 1948 fare de komunistoj.

Notoj redakti

  1. Jürgen Frey: Was sich in Dornheim und Umgebung im Oktober 1813 ereignete. Dornheimer Heimatblätter, 12. Jahrgang, 09/2013, p. 2-6
 
renkontiĝloko de tri monarkoj kiuj intencis detronigi la francan tiranon Napoleono