Dornoflugila vanelo

La Dornoflugila vaneloSpronvanelo (Vanellus spinosus, antaŭe konata kiel Hoplopterus spinosus, ununura specio de tiu tiama genro) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de mezgrandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dornoflugila vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus Vanellus
Specio: Dornoflugila vanelo Vanellus spinosus
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La Dornoflugila vaneloSprona vanelo (Vanellus spinosus) bredas ĉe orienta Mediteraneo, kaj en larĝa zono el sub-Saharo okcidenta Afriko ĝis Arabio. La greka kaj turka bredantoj -tio estas la plej nordaj- migras suden aŭtune, sed ne ĉiuj kune, ĉar kelkaj restas en Ruĝa Maro kaj aliaj foriras pli suden en Afriko; la aliaj loĝantaroj estas loĝantaj, sed moviĝas iomete laŭ sezonoj: dum pluvsezono ili serĉas pli sekajn zonojn, sed ne tro sekajn. Pro tio estas malfacile kalkuli ilin. Kiel vaganta, la specio estas videblaj en pli suda Afriko, kiel en Tanzanio, en la tuta Balkanio kaj en izolataj mediteraneaj lokoj.

La Dornoflugila vanelo malpliiĝas en ties norda teritorio, sed ĝi abundas en granda parto de tropika Afriko, kie videblas en iu ajn malseka medio de ties teritorio. Ĝi estas protektita specio. Ĝi ne estas tutmonde minacata. Nur en Eŭropo povas esti ĉirkaŭ 25.000 birdoj kaj nur en Egiptio vintre ĉirkaŭ 15.000. Entute ĉirkaŭ 500.000 ĝis 800.000 ekzempleroj.

Aspekto redakti

Ili estas facile videblaj kaj nekonfuzeblaj birdoj. Ili estas mezgrandaj vadbirdoj -27 cm longaj, 130-180 g pezaj, kaj enverguro de 70-80 cm- kun nigraj frunto, krono -ĝis okuloj-, gorĝa vertikala strio, blankaj brustaj flankoj, supraventro kaj vosto. La vizaĝo, la resto de la kolo kaj ventro estas blankaj kaj la dorso estas helbruna aŭ brungriza. Pro tio estas klara kontrasto inter blankaj kaj nigraj partoj. La okuloj estas malhelruĝaj. La beko kaj kruroj estas nigraj. Ili havas nigrajn spronojn, inoj pli mallongajn. Junuloj havas nigrajn partojn pli brunecajn kun blankaj makuloj.

 
La Dornoflugila vanelo estas fama pro sia simbioza rilato kun la Nila krokodilo, kiu permesas ĝin purigi ties dentojn

Kutimoj redakti

Tiu specio preferas sekajn partojn de marĉoj kaj similaj malsekaj medioj kun fluanta akvo. Ankaŭ herbejoj, terkulturejoj, strandoj aŭ dunejoj povas esti ĝiaj loĝejoj. La manĝo de la Dornoflugila vanelo estas insektoj kaj aliaj senvertebruloj, kiel araneoj, sed ankaŭ etaj vertebruloj, kiel ranoj, lacertetoj, ktp. aŭ semoj, kio estas bekoplukita el la planko, sed ankaŭ per terskrapado.

Reproduktado redakti

 
Vanellus spinosus

Ili faras neston solece aŭ en izolitaj grupoj. La teritorio estos defendata agreseme kontraŭ la plej granda parto de birdaj specio, sefe de vadbirdoj. La ino demetas du ĝis kavar makuletajn flavecajn ovojn en surplanka trueto inter herbaro aŭ etaj amasetoj de ŝtonoj aŭ simile. Foje okazas dua demetado kaj eĉ tria; tiam la ino kovas dum la masklo zorgas la idojn de la unua demetado.

Noma konfuzo redakti

La Dornoflugila vanelo estas nomoj ankaŭ uzataj por alia vanela specio, nome la Maskita vanelo (Vanellus miles) de suda Aŭstralio, kiu estas tute alia specio, eĉ tre malsimila. Por malhelpi konfuzon, tiu lasta devas esti nomita "Maskita vanelo".

Bildaro redakti

Referencoj redakti