Dorothy Crowfoot Hodgkin

Brita kemiistino

Dorothy Mary Crowfoot HODGKIN (Kairo, Brita Imperio, la 12-an de majo 1910 - Shiptons-on-Stour, Unuiĝinta Reĝlando, la 29-an de julio 1994) estis brita kemiistino kiu disvolvis kristalografion de proteinoj, por kiu ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio en 1964.

Dorothy Crowfoot Hodgkin
Nobel-premiito
Persona informo
Dorothy Crowfoot Hodgkin
Naskiĝo 12-an de majo 1910 (1910-05-12)
en Kairo,  Egiptio
Morto 29-an de julio 1994 (1994-07-29) (84-jaraĝa)
en Ilmington
Mortis per cerba sangado vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Oksfordo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Somerville College • Kolegio Newnham • Sir John Leman High School • Universitato de Oksfordo vd
Memorigilo Dorothy Crowfoot Hodgkin
Familio
Patro John Winter Crowfoot vd
Patrino Grace Mary Hood Crowfoot vd
Gefratoj Elizabeth Grace Crowfoot • Joan Crowfoot Payne • Diana Crowfoot vd
Edz(in)o Thomas Lionel Hodgkin vd
Profesio
Okupo biologokemiistofizikisto • biokemiisto • kristalografo • biofizikisto vd
Laborkampo kristalografio de ikso-radiojbiokemiokemiokristalografio vd
Aktiva en OksfordoKembriĝo vd
Doktoreca konsilisto John Desmond Bernal vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi proponis progresojn en la arto de X-radioj, metodo uzita por identigi tri dimensiajn strukturojn de kristaloj. Inter ŝiaj plej gravaj eltrovoj estas la strukturo de penicilino kiel proponis Edward Abraham kaj Ernst Boris Chain kaj la strukturo de vitamino B12. Pro tio lasta ŝi iĝis la tria virino kiu gajnis la Nobel-premion de kemio.

En 1969, post 35 jaroj de laboro, Hodgkin povis deĉifri la strukturon de insulino. X-radioj iĝis vaste uzita ilo kaj estis kritika por poste determini la strukturojn de multaj biologiaj molekuloj kies studo de strukturoj necesas por kompreni iliajn funkciojn. Hodgkin estas konsiderita pioniro en la kampo de studo de bio-molekuloj uzante teknikojn de X-radioj.