Dorothy Lamour

Dorothy LAMOUR (denaske Mary Leta Dorothy Slaton; 10a de Decembro, 1914 – 22a de Septembro, 1996) estis usona aktorino kaj kantistino. Ŝi estas bone memorita kiel aperinto en la filmoj de la serio Road to..., serio de sukcesaj komedioj en kiuj stelulas ankaŭ Bing Crosby kaj Bob Hope.[1]

Dorothy Lamour
Persona informo
Naskonomo Mary Leta Dorothy Slaton
Naskiĝo 10-an de decembro 1914 (1914-12-10)
en Nov-Orleano
Morto 22-an de septembro 1996 (1996-09-22) (81-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Kalifornia Respublikana Partio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktorokantisto • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • radio-prezentisto • partoprenanto de belec-konkurso • liftisto • scenaristo vd
Aktiva dum 1933– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lamour ekkarieris en la 1930-aj jaroj kiel kantistino de ĵazbandego. En 1936, ŝi translokiĝis al Holivudo, kie ŝi subskribis kontrakton kun Paramount Pictures. Ŝia apero kiel Ulah en The Jungle Princess (1936) famigis ŝin kaj markis la komencon de sia figuro kiel "Reĝino de Sarongo".

En 1940, Lamour faris sian unuan komedian filmon de la serio Road to... en Road to Singapore. Tiuj filmoj de la serio Road to ... estis tre popularaj dum la 1940-aj jaroj. la sesa filmo en la serio, Road to Bali, estis publlikigta en 1952. Post tiu epoko, la kinkariero de Lamour ekvanuiĝis kaj ŝi fokusis al teatro kaj televido. En 1961, Crosby kaj Hope teamis por The Road to Hong Kong, sed la aktorino Joan Collins estis elektita kiel protagonistino. Lamour faris mallongan aperon kaj kantis kanton je la fino de tiu filmo.

En la 1970-aj jaroj, Lamour revivigis sian noktokluban vivon, kaj en 1980, publikigis sian membiografion My Side of the Road. Ŝi faris sian finan filman aperon en 1987.

Totale ŝi aperis en pli ol kvin dek filmoj, en epizodoj de dek unu televidserioj, kaj du muzikaloj el Broadvejo.

Verko redakti

Referencoj redakti

  1. Severo, Richard, "Dorothy Lamour, 81, Sultry Sidekick in Road Films, Dies", 23a de Septembro, 1996.

Eksteraj ligiloj redakti