Dorsosako

sako portita sur onia dorso

Dorsosako estas ujo el ŝtofo, mola plasto (nilonopolivinil-klorido) aŭ el ledo (nuntempe nur pro modaj kialoj), kiun oni portas helpe de rimenoj sur la dorso. Malpezaj dorsosakoj estas portataj nur per ŝultraj rimenoj, plej pezaj havas aldonan talirimenon por porti ilin ne nur per la ŝultroj, sed ankaŭ per la koksoj.

Moderna dorsosako.
Modelo de la svisa armeo el la 1960-aj jaroj.

La plej malnova tipo de dorsosako estis portilo, kiu konsistis nur el malferma kadraĵo lignametala fiksita al la rimenoj.

Historio redakti

La plej malnovan tian dorsosakon oni trovis kun la glacihomo Ötzi el la neolitiko (Ŝtonepoko), ĉirkaŭ la 33-a jarcento a.K. en la Alpoj.

Vidu ankaŭ redakti