Dositej Obradović

Dositej OBRADOVIĆ (origine: Dimitrije Obradović; naskiĝinta ĉ. 1739 je Ciacova, mortinta la 7-an de aprilo 1811[1] en Belgrado) estis aŭstria-serba verkisto, filozofo, pedagogo, popolklerigisto kaj fondinto de la Belgrada universitato. Li nombriĝis inter la plej rimarkindaj kaj influaj personoj serbaj siatempe.

Dositej Obradović
Persona informo
Доситеј Обрадовић
Naskiĝo 17-an de februaro 1742 (1742-02-17)
en Ciacova
Morto 7-an de aprilo 1811 (1811-04-07) (69-jaraĝa)
en Beogrado
Tombo Katedralo de Sankta Mikaelo vd
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Subskribo Dositej Obradović
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • verkistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dositej Obradović sur serba poŝtmarko en 2007, okaze de jubilea jaro por li

Vivo redakti

Kiel juna viro, Dimitrije Obradović iris al la ortodoksa monaĥejo de Novo Hopovo (proksime de Irig) por frokuliĝi kaj prenis la nomon Dositej. Tie, kiel li poste skribis, li ekkomprenis ke monaĥa vivo ne estas la vera voko por li. Li foriris post tri jaroj kaj komencis vojaĝi tra la mondo kaj studi ĉe germanaj universitatoj. Kiel instruisto li vojaĝis tra Eŭropo kaj Malgranda Azio. Dum tri jaroj li studis filozofion kaj la grekan lingvon en la lernejo de Hierotheos Dendrinos en Izmiro.[2] Li restis en Vieno dum ses jaroj kaj studis la germanan. Poste li laboris kiel lingvoinstruisto en Vojvodino kaj Moldavio. Li poste enskribiĝis ĉe la Universitato de Halle por daŭrigi siajn filozofiajn studojn ĉe Franckesche Stiftungen. Nur tie li por ĉiam demetis sian monaĥan kutimon.

Verkistece redakti

Li daŭrigis siajn studojn ĉe la Universitato de Lepsiko. Ĝuste ĉi tie li komencis sian literaturan laboron. En 1783 li publikigis sian unuan libron Život i priključenija. Liaj vojaĝoj tiam prenis lin al Anglio kaj Francio, pri kiuj li raportis en epistola romano kiun li almetis al siaj Fabeloj en 1788. En 1804 li kreis kio poste iĝis la serban nacian himnon Vostani Serbije. En 1811 li iĝis kvazaŭ la unua ministro pri edukado en Serbujo.

Graveco redakti

Dositej Obradović alportis scion kaj ideojn al la homoj kaj volis pliinteligentigi ilin. Li pledis por la uzo de la popollingvo en literaturo kaj por la emancipiĝo de virinoj. Tamen li mem nur uzis varion adaptitan al la serba burĝa parollingvo de Banato en sia unua romano revenonte poste pli klare al pli suda-komuna versio. En Belgrado monumento por li senvualigitis en la jaro 1914-a. La parlamento de Serbujo deklaris 2007 jaro de Dositej Obradović por memori ties "revenon" patrujen du jarcentojn antaŭe.

Verkoj redakti

  • Život” i priključenïja Dimitria Obradoviča, narečenoga u kaludjerstvu Dosithea: nim‘ istim” spisat‘ i izdat‘. Prva čast‘. Lepsiko 1783.
  • Ezopove i pročih” raznih” basnotvorcev, s” različni ezika na slavenoserbski ezik” prevedene, sad” prvi red” s” naravoučitelnimi poleznimi izjasněniami i nastavlěniami serbskoj junosti posvećene Basne. 1 ed. Lepsiko 1788.
  • Pěsna na insurrekciju Serbianov”, Serbii i chrabrym” Eja Vitezovom” i čadom”, i bogopomagaemomu ich” Voevodi Gospodinu Georgiju Petroviču posvećena, D. Obradovičem. Venecio 1804.
  • Pěsna o izbavleniju Serbie. Sočineno v” Bělegradě. Sankt-Peterburgo 1806.

En germana traduko redakti

  • Bruchstücke aus der Selbstbiographie des D. Obradović. Übersetzt von Bartholomäus Kopitar. (Barth. Kopitars kleinere Schriften sprachwissenschaftlichen, geschichtlichen, ethnographischen und rechtshistorischen Inhalts). Eldonis Franc Miklošič. Wien: Friedrich Beck’s Universitäts-Buchhandlung, 1857. 49–56.
  • Vollständiger Auszug aus der serbischen Selbstbiographie des Demetrius Obradović (als Kalugjer Dositheus genannt), eines österreichischen Illyriers. Ein Beitrag zur Menschen-, Völker- und Länderkunde. Wien: Beck, 1857.
  • Vollständiger Auszug aus der serbischen Selbstbiographie des Demetrius Obradović (als Kalugjer Dositheus genannt), eines österreichischen Illyriers. Ein Beitrag zur Menschen-, Völker- und Länderkunde. In: Archiv für Geographie, Historie, Staats- und Kriegskunst 2 (1811): 267-72.
  • The Life and Adventures of Dimitrije Obradović. University of California Publications in Modern Philology 39. Berkeley; Los Angeles, 1953.
  • Vie et aventures. Bibliothèque l’age d’homme. Classiques slaves. Lausanne: L’Age d’homme, 1991.

Literaturo redakti

  • Iduć uči, u vekove gleda. Program obeležavanja 250. godišnjice rođenja Dositeja Obradovića. Književne Novine, Beograd 1989.
  • Milutin S. Tasić: Dositej Obradović. NIL, Beograd 1994.
  • Gerhard Neweklowsky: Dositej Obradović – Leben und Abenteuer. Verl. d. Österr. Akad. d. Wiss., Wien 1998.
  • Petar Pijanović: Život i delo Dositeja Obradovića. Zavod za udžbenike i nastavna sredstva, Beograd 2000.
  • Wladimir Fischer: Creating a National Hero: The Changing Symbolics of Dositej Obradović. Ĉe: Identität – Kultur – Raum. Turia + Kant, Wien 2001.
  • Wladimir Fischer: „Schlafend träumte ich, daß ich Pluderhosen anhätte“. Dositej Obradović und die serbische Geistesgeschichte als „Créolité“. Ĉe: Das Osmanische Reich und die Habsburgermonarchie. Oldenbourg, Wien 2005.
  • Wladimir Fischer: Dositej Obradović als bürgerlicher Kulturheld. Zur Formierung eines serbischen bürgerlichen Selbstbildes durch literarische Kommunikation 1783–1845 (=Studien zur Geschichte Südosteuropas, 16), Peter Lang Verlag, Frankfurto 2007, ISBN 978-3-631-54214-9
  • Grbic. Dragana: Vorentscheidungen. Halle-Leipzig. Wendepunkt im Leben von Dositej Obradovic. Halle: Seminar für Slavistik der Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Die kleine Enzyklopädie. Encyclios-Verlag, Zürich 1950, Band 2, p. 274
  2. G. P. Henderson: The revival of Greek thought. 1620–1830. Albany NY 1970