Dotraka lingvo

fikcia lingvo

La dotraka lingvo (dotrake kaj angle: Dothraki) estas konstruita fikcia lingvo en la fantasta serio de romanoj A Song of Ice and Fire (Kanto de glacio kaj fajro) verkitaj de George R. R. Martin kaj ĝia televida adapto Game of Thrones (Ludo de tronoj). En tiuj verkoj ĝi estas lingvo de la dotrakoj, kiuj estas la indiĝenaj loĝantoj de la Dotraka Maro (angle: the Dothraki Sea). La lingvo estis por la televida serio pligrandigita de la lingvisto David J. Peterson[1] bazita sur la dotrakaj vortoj kaj frazoj en la romanoj de Martin.

Dotraka lingvo
Lekh Dothraki
apriora lingvo • Languages of A Song of Ice and Fire • konstruita lingvofikcilingvo
Parolata en Universo de A Song of Ice and Fire romanoj kaj serio.
Kreinto David J. Peterson (surbaze de verkoj de George R. R. Martin)
Dato 2009
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Dothraki
Franca nomo dothraki
vdr

Septembre 2011, la lingvo havis 3,163 vortojn, ne ĉiuj konitaj de la publiko[2]. En 2012, 146 novnaskitaj knabinoj en Usono estis nomita "Khaleesi", la dotraka termino por la edzino de khal aŭ reganto kaj la titolo adoptita en la serio de la nomita Daenerys Targaryen[3].

Evoluigo redakti

La dotraka vortenhavo estis kreita de Peterson longe antaŭ la adapto. HBO dungis la Asocion pri lingvo-kreado por krei la lingvon. Ĝi mastrumis konkurson, en kiu tridek lingvokreistoj partoprenis, kaj fine David Peterson estis elektita por evoluigi la dotrakan lingvon. Li liveris pli ol 1700 vortoj al HBO antaŭ la komenca filmado. Peterson tiris inspiron de la priskribo de la lingvo farita de Martin, sed ankaŭ de aliaj lingvoj kiel la turka, la rusa, la estona, la inuktituta kaj la svahila.[4]

David J. Peterson kaj lia evoluado de la dotraka lingvo estis prezentita en la 8-an de aprilo 2012 en epizodo de la elsendo The Next List sur CNN[5]. Li poste kreis ankaŭ la valiran lingvon (angle: Valyrian) por la tria sezono de Game of Thrones.

Lingvaj limigoj redakti

La dotraka lingvo estis evoluigita sub du gravaj limigoj. Unue, la lingvo devis akordi kun la vortoj jam videblaj en la libroj. Due, ĝi devis esti facile prononcebla aŭ lernebla de la aktoroj. Ĉi tiuj du limigoj influis la gramatikon kaj fonologion de la lingvo: ekzemple, la plozivoj povas esti aspiraciaj aŭ senaspiraciaj, kiel en la angla.

Fonologio kaj latinigo redakti

David Peterson diris "Vi scias, plejparto de la homoj verŝajne ne vere scias, kiel la araba efektive sonas, do al nesperta orelo ĝi povus soni kiel la araba. Al iu kiu scias la araban, tute ne. Mi emas pensi pri la sonoj kiel miksaĵo inter la araba (minus la apartaj faringaloj) kaj la hispana, pro la dentalaj konsonantoj."[6]

Koncerne la ortografio, la dotraka popolo mem ne havas skribsistemon — nek la plimulto el la aliaj popoloj ĉirkaŭe (ekz. la Lhazareen). Se estas skribaj ekzemploj de la dotraka en la Song of Ice and Fire universo, ili estas en la skriba sistemo de la "Liberaj Urboj" adaptita al la dotraka aŭ en iu loko kiel Ghis aŭ Qarth, kiu ja havas skribajn sistemojn.[7]

Konsonantoj redakti

Estas dudek tri konsonantaj fonemoj en la dotraka lingvo. Ĉi tie la romanigita formo aperas maldekstre kaj la IFA inter krampoj.

Tipo Labialo Dentalo Alveolaro Postalveolaro Velaro Uvularo Glotalo
Plozivo malvoĉa t [t̪] k [k] q [q]
voĉa d [d̪] g [ɡ]
Afrikato malvoĉa ch [tʃ]
voĉa j [dʒ]
Frikativo malvoĉa f [f] th [θ] s [s] sh [ʃ] kh [x] h [h]
voĉa v [v] z [z] zh [ʒ]
Naza m [m] n [n̪]
Trilo r [r]
Frapeto r [ɾ]
Alproksimanto centra w [w] y [j]
flanka l [l̪]

La leteroj c kaj x neniam aperas en la dotraka, kvankam c aperas en la digrafo ch, prononcita kiel 'ĉ'. b kaj p ŝajnas aperi nur en nomoj, kiel en Bharbo kaj Pono.

Plozivoj povas esti aspiritaj. Tio ĉi ne ŝanĝas vortan signifon.

Vokaloj redakti

La dotraka havas kvar vokalojn, montritajn ĉi sube:

Vokaloj Diftongoj
i [i] iy [ij]
e [e] ey [ej]
o [o] oy [oj]
a [a] ay [aj]

En la Song of Ice and Fire libroj, u neniam okazas kiel vokalo en dotrakaj vortoj kaj nomoj. Ĝi aperas nur post "q", kaj nur en nomoj, ekzemple en Jhiqui kaj Quaro.

En sinsekvo de pluraj vokaloj, ĉiu vokalo reprezentas apartan silabon, same kiel en Esperanto. Ekzemploj: shierak [ʃi.e.ˈɾak] stelo, rhaesh [ɾha.ˈeʃ] lando, khaleesi [ˈxa.l̪e.e.si] reĝino.

Gramatiko redakti

Partoj de parolado redakti

Kvankam prepozicioj estas ankaŭ foje uzitaj, la lingvo estas ĉefe fleksia. Prefiksoj, sufiksoj kaj circumfiksoj estas ĉiuj uzitaj. Verboj konjugacias en infinitivo, pasinteco, prezenco, futuro, du imperativoj kaj participo (arkaika); ili ankaŭ deklinacias laŭ persono, nombro kaj ĉu ĝi estas negativa aŭ ne. Substantivoj estas disigitaj en du klasoj, malmovantaj kaj movantaj. Ili deklinacias laŭ kvin kazoj, nominativo, akuzativo, genitivo, alativo kaj ablativo. Movantaj substantivojn ankaŭ deklinacias laŭ nombro.[8][9]

Vortordo redakti

Baza vortordo estas SVOa (subjekto–verbo–objekto). En baza propozicio, la ordo de ĉi tiuj elementoj (kiam ĉiuj tri estas prezentaj) estas kiel en la Angla: unue venas la subjekto (S), poste venas la verbo (V), kaj fine venas la objekto (O).

Khal ahhas arakh. La Khal (S) akrigis (V) la arakh (O).

Kiam ne estas objekto, la subjekto antaŭiras la verbon, kiel ĝi faras en la angla:

Arakh hasa.
La arakh (S) akras (V).

En substantivaj frazoj estas specifa ordo tamen. La ordo estas kiel sekvas: demonstrative, substantivo, adverbo, adjektivo, genitiva substantivo, prepozicia frazo. Prepozicioj ĉiam antaŭiras ilian substantivan komplementon. Sed adjektivoj, posedanto kaj prepoziciaj frazoj ĉiuj sekvas la substantivon:[10][10][11][11]

Jin ave sekke verven anni m'orvikoon
Ĉi.tiu patro tre perforta de.mi kun.vipo
Tiu ĉi tre perforta patro de mi kun vipo

Adverboj normale finigas la frazon, sed ili povas ankaŭ tuj sekvi la verbon. Reĝimaj partetoj antaŭiras la verbon.[8]

En la epizodo "Andy's Ancestry" de la Usona televida elsendo The Office, Dwight Schrute kreis la dotrakian frazon "gorĝa ŝiro", lokante "gorĝon" antaŭ por akuzativigi ĝin.[12] David J. Peterson adaptis tiun lingvan teknikon kaj nomis ĝin la "Schrute-an kombinaĵon".[12]

Ekzemplo redakti

Nevakhi vekha ha maan: Rekke, m'aresakea norethi fitte.
[ˈn̪evaxi ˈvexa ha maˈan̪ ˈrekːe ˈmaɾesakea ˈn̪oɾeθi ˈfit̪ːe]
Seĝo.GEN ekzistas.3SG.PRES por 3SG.ĈIUJ tie.ACC kun.Malkuraĝulo.ĈIUJ.PLa haro.GEN mallonga
Estas loko por li: Tie, kun la malkuraĝaj mallongharuloj.[13]

Referencoj redakti

  1. "Do you speak Dothraki?", The New York Times Upfront, 2012-01-30.
  2. The Header Script (21-a de septembro 2011). Alirita 2011-10-03.
  3. Wattenberg, Laura, "The Ultimate 'Game of Thrones' Baby Name", 22-a de majo 2013. Kontrolita 22-a de majo 2013.
  4. Official HBO Press Release (2010-04-12). Arkivita el la originalo je 2019-07-19. Alirita 2016-03-01.
  5. 'Game of Thrones' linguist: How to create a language from scratch. CNN What's Next.
  6. Creating Dothraki - An Interview with David J Peterson and Sai Emrys (2010-04-22).
  7. Westeros.Ru interview (2010-06-24).
  8. 8,0 8,1 Dothraki 101 post on HBO's Making Game of Throne's blog (2010-12-15). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-03-01.
  9. Dothraki presentation at Language Creation Conference 4 (2011-08-22).
  10. 10,0 10,1 »:rakh haj strong boy (rakh boy, haj strong):alegra ivezh wild duck (alegra duck, ivezh wild):jin arakh this arakh (jin this, arakh arakh (type of blade)):rek hrakkares that lion (rek that, hrakkares lion)Demonstratives. Dothraki.com. Alirita 2013-06-16.
  11. 11,0 11,1 Adjectives. Dothraki.org (8-a de oktobro 2012). Arkivita el la originalo je 2013-06-17. Alirita 2013-06-16.
  12. 12,0 12,1 (31 May – 7 June 2013) “My Weird TV Job: The Guy Who Makes Up Languages for Game of Thrones and Defiance”, Entertainment Weekly (#1261/1262). 
  13. Dothraki Presentation at WorldCon 2011 (2011-08-21).

Eksteraj ligiloj redakti