Douglas (angle, prononco [Dagles]) respektive Doolish (mankse, prononco [Du:liŝ]) estas la politika ĉefurbo kaj ankaŭ laŭ nomo de loĝantoj plej larĝa urbo de la Manksinsulo - laŭ la censo de 2006 en la urbo vivis 26 218 urbanoj. La urbo situas ĉe la orienta insula marbordo, ĉe la loko kie la samnoma rivero Douglas enfluas la marbordan golfeton de Douglas, kiu vastas 3 kilometrojn. La rivero Douglas, kiu nur iom antaŭ la urbo kreiĝas el kuniĝo de la riveretoj Dhoo kaj Glass, konsistigas parton de la urba marhaveno.

Douglas
mankse: Doolish
urbo
vidaĵo de la golfeto de Douglas
Brita krondependaĵo Manksinsulo Manksinsulo
Situo Douglas
Loĝantaro 26 218 (censo de 2006)
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo Brita somera tempo (UTC+1)
Poŝtkodo areo IM, distriktoj IM1 / IM2
Situo en rilato al Unuiĝinta Reĝlando
Situo en rilato al Unuiĝinta Reĝlando
Situo en rilato al Unuiĝinta Reĝlando
Situo en rilato al Irlando
Situo en rilato al Irlando
Situo en rilato al Irlando
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Douglas, Isle of Man
Retpaĝo: www.douglas.gov.im
la urba promenejo laŭiras preskaŭ la kompletan marbordan plaĝon en al urba teritorio
<dosiero>marhavena terminalo en Douglas
tramo tirita de ĉevalo pasas piediran trairejon

En la urbo situas la alta kortumo kaj la registaro de Mankso. Ĝi estas la insula centro rilate al komerco, financoj, juro, voja kaj ŝipa transporto, kulturo, libertempa distro kaj amaskomunikiloj.

Vidindaĵoj redakti

La urbo havas vicon da vidindaĵoj:

  • La "turo de fuĝo" estas malgranda kastelosimila konstruaĵo konstruata sur la roko Conister en la golfeto de Douglas kiel memorejo por dronintaj maristoj.
  • En la urbo videblas pluraj restaĵoj de turismaj allogaĵoj el la Viktoriana epoko, interalie la konstruaĵo Grand Union Camera Obscura.
  • Pluraj tramoj tirita de ĉevaloj laŭiras la marbordan promenejon inter la urba marhaveno kaj la manksa elektra fervoja stacio inter printempo kaj la komenciĝo de aŭtuno.
  • Historiaj vaportrajnoj konektas la urbon kun la loĝloko Port Erin en distanco de 25 kilometroj en la insula sudo.
  • La teatrejoj Gaiety Theatre kaj Villa Marina estas popularaj scenejoj por ĉiuspecaj prezentiĝoj - de rokmuziko tra komedioj al dramoj kaj baletaj sursceniĝoj.
  • La premiita manksa museo ]] en la strato Kingswood Grove estas trezorejo de la plej gravaj arkeologiaj trovaĵoj rilate al la historio de la manksa nacio.
  • La jubilea horloĝo ĉe la kruciĝo de la strato Victoria Street kaj la marborda promenejo kreiĝis okaze de la 50-jara kronjubileo de la brita reĝino Viktoria (Britio). Tiuloke ankaŭ komenciĝas la supra urba tramlinio.
  • Pluraj interesaj konstruaĵoj interalie estas la restoracio Isola, en la strato John Street, kaj la hotelo Douglas en la strato North Quay, ambaŭ komercaj domoj el la mezo de la 18-a jarcento, la marborda palaco Castle Mona (antaŭe hotelo Quality) el la jaro 1804.


Eksteraj ligiloj redakti