Douglas DC-3

La Douglas DC-3 estis pasaĝeraviadilo kaj transportaviadilo de Douglas. La DC-3 estas la unua sukcesa komerca aviadilo en la mondo. La milita varianto, Douglas C-47 Skytrain estis uzataj dum la Dua Mondmilito kun eta modifo al armeaj celoj. La unua DC-3 el 1936 estis dumotora monoplano kun sube staranta flugilo. DC-3 povis transporti 21-28 pasaĝerojn kaj ĉ. 2700 kg da ŝarĝo.

DC-3

DC-3 de Scandinavian Airlines, 1989.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Transportaviadilo
Fabrikanto: Douglas
Unua flugo: 17-an de decembro 1935
Enkonduko: 26-an de junio 1936
en American Airlines
Uzanto: American Airlines
United Airlines
Produktperiodo: 1936-1942
Produktkvanto: 607
vdr
Douglas DC-3

En la 1940-aj jaroj, en Usono ĉiuj 300 pasaĝeraviadiloj – escepte de 25 ekzempleroj – estis DC-3. La militajn variantojn karakterizis simplecon kaj bona eluzeblecon. Oni uzis ĝin por transporto de pasaĝeroj (28), tutarmilizitaj paraŝutistoj (28) kaj vunditoj (18 kuŝlitoj kaj 3 flegistoj), armeaj ŝarĝoj (ekz. du malpezaj ŝarĝaŭtoj) kaj aliaj ŝarĝoj malpli pezaj ol 3 tunoj, kiuj povis trairi la aviadilan ŝarĝejan pordon.

La DC-3 gvidiĝas de du pilotoj kaj unu helpisto. Ĉe la militara versio, oni uzis pli grandajn pelilojn kaj uzis trimembran skipon. La rul-ekipaĵo de DC-3 estis entirebla. La direktebla vostrado estis ne-entirebla.

Variantoj redakti

  • DC-3: Unua versio kiel pasaĝeraviadilo
  • Douglas C-47: Varianto de Usona aerarmeo
  • R4D: Varianto de Usona morarmeo
  • Lisunov Li-2: Varianto de Sovetia versio