Douglas C. ENGELBART (Portland (Oregon), naskiĝis la  30-an de januaro 1925(nun 1925-01-30), mortis la 2-an de julio 2013 (88‑jara)) estas la inventinto de la komputila muso (1963).

Douglas Engelbart
Persona informo
Douglas Carl Engelbart
Naskiĝo 30-an de januaro 1929 (1929-01-30)
en Portlando
Morto 2-an de julio 2013 (2013-07-02) (84-jaraĝa)
en Atherton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Atherton • Portlando vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyOregona Ŝtata UniversitatoUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Oregono • Franklin High School vd
Familio
Edz(in)o Ballard Fish • Karen O'Leary Engelbart vd
Infanoj Christina Engelbart vd
Profesio
Okupo inventistoinĝenieroprofesorokomputosciencistosciencisto vd
Laborkampo komputado • inventoelektrotekniko vd
Doktoreca konsilisto John Robert Woodyard vd
Verkado
Verkoj komputila muso ❦
grafika uzantinterfaco ❦
homa-komputila interfaco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Engelbart finstudis en 1948 elektroteknikon ĉe la usona Universitato de la Ŝtato Oregon. En 1952 li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj en 1955 li tie ekhavis la titolon Doktoro de filozofio (Ph.D).

Post kiam li vane provis utiligi sian konon pri memorilosistemoj per propra firmao, li eklaboris ĉe la Stanford Research Institute, kie li fondis la Augmentation Research Center. La 17-an de novembro 1970 li akiris usonan patenton kun la numero 3.541.541 Arkivigite je 2007-12-12 per la retarkivo Wayback Machine por ligna skatoleto kun du metalaj radetoj, kiun oni priskribis kiel X-Y-pozici-indikilo por ekrana sistemo" ("X-Y Position Indicator for a Display System"). La aparaton oni nomis en laboratorio kaj bug (cimo) kaj mouse (muso); la lasta nomo populariĝis.

Engelbart estis ne nur la inventinto de la komputila muso, sed ankaŭ motoro malantaŭ hiperteksto; programaro por komputilaj retoj; telekonferenco; kaj la grafika uzantinterfaco kun fenestroj - kiel ĝi unuafoje estis komerce aplikita de la firmao Apple, kaj poste de Microsoft.

Engelbart mem nenion gajnis per siaj inventoj. Por li temis nur pri malgravaĵoj kadre de multe pli granda projekto: helpi la homaron solvi ĉiam pli komplikajn problemojn.

Li ricevis plurajn premiojn, inter ili la Lemelson-MIT Prize kaj la Premion Turing (ambaŭ en 1997); de eks-prezidento Bill Clinton la National Medal of Technology (2000.)

Eksteraj ligiloj redakti