Dovro-kaleza Markolo

Dovro-kaleza Markolo (Pas de Calais en franca lingvo, Strait of DoverDover Strait en angla lingvo) estas la markolo, kiu estas la limo inter Manika Markolo kaj Norda Maro, kaj inter Britio (urbo Dovro) kaj kontinenta Eŭropo (urbo Calais).

Dovro-kaleza Markolo
markolo

Situo de la markolo en Eŭropo.

Situo de la markolo en Eŭropo.
Larĝeco 33.3 (minimumo) km
Najbaraj tutaĵoj Manika Markolo Norda Maro
Kontinento Eŭropo
Landoj  Francio
 Unuiĝinta Reĝlando
Noto Manika Tunelo
vdr

Navigado okazas kun pluraj danĝeraj faktoroj; ventoj (196 specialaj meteologiaj bultenoj de "Météo France" indikas ventojn pli fortajn ol 7 laŭ boforta skalo en 2007), fortaj marfluoj kaj tajdoreĝimo pli vigla pro mallarĝeco de markolo. Tiuj tri faktoroj influas kinetikon kaj manovreblon de paneintaj aŭ fiŝkaptantaj ŝipoj aŭ tiuj kies malgranda enakva alto submetiĝas al fluo kaj vento. Plie, multaj sablofundoj moviĝas kaj martrafiko estas intensa (25 % de la monda vara kaj pasaĝera trafiko laŭ CROSS). Tial la fluoj de grandaj ŝipoj devas obei trafikdividan regulon, kiu organizas la laŭlongan trafikon en la markolo tra pli ol 120 mejloj[1], kun suprenira vojo flanke de Francio kaj malsuprenira vojo flanke de Anglio. Altaj naturaj sablofundoj apartigas ilin. Areoj malpli profundaj ol 12 metroj estas loke indikitaj sur marmapoj (benko de Bassurelle sub nordorienta vojo) por ke ŝipoj kun granda enakva alto (ĝis 22,60 m) evitu ilin. Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando decidis per publika deklaro jde 2-a de novembro 1988 malfermi la markolon por internacia navigado.

Geografio redakti

 
Satelita vido al Dover-kaleza Markolo kaj malkvietaj ellasaĵoj el riveroj en maron (Tamizo precipe, tie ĉi je suprenira tajdo)
 
Haveno de Dovero, ĉefa finhaveno de pramoj flanke de Anglio
 
Audresselles, unu el la bordaj komunumoj en la plej mallarĝa parto de la markolo, flanke de Francio

La markolo estas precipe konata kiel la ĉefa vojo el la du marvojoj alirantaj al la grandaj havenoj norde de Eŭropo kiaj Roterdamo, Antverpeno, HamburgoDunkerque, kiuj generas grandegan kaj konstantan varfluon en la kontinenton. Fine, la transmanika pasaĝera trafiko inter la francaj havenoj de Calais kaj de Boulogne-sur-Mer kaj la anglaj havenoj de Dovro kaj Folkestone estas unu el la plej intensaj en Eŭropo kaj en la mondo.

Notoj kaj referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Colbeaux J.P., Dupuis C., Robaskzynski F., Auffret J.P., Haesaerts P., & Somme J., 1980 - Le détroit du Pas de Calais : un élément dans la tectonique de blocs de l’Europe nord-occidentale. Informbulteno de geologoj de Pariza baseno, 17, 41-54.
  • Melville C.P., Levret A., Alexandre P., Lambert J., & Vogt J., 1996 ; Historical seismicity of the Strait of Dover-Pas de Calais. Terra Nova, 8, 626-647.
  • Müller, Y. (2004). Mieŭ connaître les peuplements benthiques associés aŭ substrats durs au large du littoral Nord-Pas-de-Calais. Regiona komisiono pri biologio de regiono Nord-Pas-de-Calais: Francio. 92 paĝoj.
  • Müller, Y. (2004). Coastal fauna and flora of the Nord, Pas-de-Calais and Belgium: inventory (Faŭno kaj flaŭro de norda marbordo, de Pas-de-Calais kaj de Belgio: inventaro]. Regiona komisiono pri biologio de regiono Nord-Pas-de-Calais: Francio. 307 paĝoj.
  • Vliet-Lanoë, B. V., Mansy, J. L., Margerel, J. P., Vidier, J. P., Lamarche, J., & Everaerts, M. (1998). Le Pas de Calais, un détroit cénozoïque à ouvertures multiples. Aktoj de Akademio pri Sciencoj-Series IIA-Earth and Planetary Science, 326(10), 729-736 (resumo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti