Dr. Strangelove or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb

Dr. Strangelove, or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb ("D-ro Strang-amo, aŭ: Kiel mi lernis ne maltrankviliĝi kaj ami la bombon"; ofte mallongigita kiel Dr. Strangelove) estas 1964-a malluma komedia filmo direktita de reĝisoro Stanley Kubrick. Libere bazita sur la Malvarma milito-romano Red Alert de Peter George, la originala romano estis refarita de scenaristo Terry Southern. Dr. Strangelove satiris la Malvarman Militon kaj la doktrinon de reciproka lando-detruado.

D-ro Strang-amo, aŭ: Kiel mi lernis ne maltrankviliĝi kaj ami la bombon
filmo
Originala titolo Dr. Strangelove, or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb
Produktadlando Usono/Britio
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29-a de januaro 1964
Daŭro 94 minutoj
Ĝenro Malluma komedio
Kameraado Gilbert Taylor
Buĝeto Usona $1.800.000
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick
Peter George
Terry Southern
Peter Sellers (ne-citita)

James B. Harris (ne-citita)

Laŭ la verko de Peter George
Filmita en Usono/Britio
Loko de rakonto Vaŝingtono
Muziko de Laurie Johnson
Rolantoj Peter Sellers • George C. Scott • Sterling Hayden • Keenan Wynn • Slim Pickens • James Earl Jones • Peter Bull • Jack Creley • Tracy Reed • Frank Berry • Robert O'Neil • Glenn Beck • Roy Stephens • Shane Rimmer • Hal Galili • Paul Tamarin • Laurence Herder • Gordon Tanner • John McCarthy
Produktinta firmao Hawk Films 
Columbia Pictures
Distribuo Columbia Pictures
Honorigoj Bodil Award for Best Non-American Film • New York Film Critics Circle Award for Best Director • BAFTA Award for Best British Film • BAFTA Award for Best Film • United Nations Awards • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr

Ĝi estis produktita en la Studioj Shepperton.

La rakonto temas pri usona aerarmea generalo kiu komandas atombomban atakon kontraŭ Sovetio, montrante la Prezidenton de Usono, liajn konsilistojn kaj unu oficiron de la Brita Aerarmeo provantaj haltigi la bombaviadilojn por preventi atoman apokalipson.

En 1989 la Usona Biblioteko de Kongreso konsideris ke la filmo estis "kulture grava" kaj elektis ĝin por gardado en la Usona Nacia Film-Registro. Ĝi estas n-ro 21 en la IMDB-listo de la 250 plej bonaj filmoj. Ĝia pritakso en la retejo "Rotten Tomatoes" estas 99%.

Brita aktoro Peter Sellers ludas tri rolojn en la filmo: la prezidenton de Usono Merkin Muffley, la britan aerarmean oficiron Kapitano Lionel Mandrake, kaj la titolan rolulon D-ro Strangelove, kripla germana eks-Nazio kaj spertulo pri atombomboj. Ankaŭ aperis en la filmo geaktoroj George C. Scott, Sterling Hayden, Slim Pickens, James Earl Jones, Keenan Wynn, Peter Bull, Shane Rimmer, kaj Tracy Reed.