Dragomir Krančević

Dragomir Krančević [kranĉevitj], serbe Драгомир Кранчевић, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Krancsevics DragomirKrancsevity Dragomir estis hungarlandana serba virtuoza violonisto, koncertmajstro.

Dragomir Krančević
Dragomir Krančević
Dragomir Krančević
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de oktobro 1847(nun 1847-10-04)
en Panĉevo (Limgarda zono, Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Morto la 18-an de majo 1929
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonisto
vdr
Dragomir Krančević staras en la dua vico, tria el la dekstra en 1921

Dragomir Krančević [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1847 en Panĉevo (Limgarda zono, Habsburga Imperio, Hungara reĝlando, nuntempe en Serbio), li mortis la 18-an de majo 1929 en Vieno (Aŭstrio).

Biografio redakti

Dragomir Krančević lernis en la kutimaj lernejoj, sed li ankaŭ ricevis lecionojn pri violonado. Ekde la aĝo 10 li lernis en Vieno, post 2 jaroj jam en konservatorio, kie Joseph Hellmesberger tuj rekonis sian eksterordinaran talenton kaj akceptis lin kiel studenton. En 1861 Krančević donis sian unuan publikan bonfaran prezentadon en Panĉevo por la urba hospitalo. En marto de 1862 li faris sian vienan bonfaran debuton por la Serba Ortodoksa Eklezio. Inter 1867-1870 li estis la dua violonisto en la arĉa kvarteto de sia mentoro Hellmesberger, krome li ofte violonadis en la kortega orkestro de Vieno. Inter 1869 kaj 1873 li koncertis en Eŭropo, poste li estis koncertmajstro de Nacia Teatro (Budapeŝto), ekde 1884 dekomence de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li fondis ankaŭ violonan kvarteton kun Zsigmond Bürger en 1876, sed li ofte muzikadis kun Johannes Brahms. Krančević finis sian karieron en 1901 retiriĝinta en la privatan vivon kaj reiris al Vieno.

Elektitaj koncertoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti