Dragon Quest (ドラゴンクエスト, Doragon Kuesuto) estas serio de rolludaj videoludoj kreitaj de Yuji Horii kaj lia studio Armor Project.

Dragon Quest
Disvolvo Chunsoft
Eldoninto Square Enix
Platformo Nintendo Entertainment System
Ĝenro rola videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

La ludoj estas eldonitaj de Square Enix (antaŭe Enix), kun lokaj versioj de pli lastaj epizodoj por la Nintendo DS eldonitaj de Nintendo ekster Japanio. Kun la unua ludo eldonita en 1986, ekzistas dek unu ĉefseriaj ludoj, kune kun multenombraj kromverkoj. Preskaŭ ĉiu ludo en la ĉefa serio havas animeanmangaan adapton, aŭ ambaŭ. La serio grave efikis la evoluadon de videoludilaj rolludoj kaj enkondukis diversajn bone konatajn kvalitojn de la ĝenro. Epizodoj de la serioj aperis sur MSXaj komputiloj, Nintendo Entertainment System, Super Nintendo Entertainment System, Game Boy Color, Game Boy Advance, Nintendo DS, PlayStation, PlayStation 2, Wii, kaj pluraj poŝtelefonaj modeloj. La muziko el ĉiu Dragon Quest-ludo estas aranĝita por orkestro kaj la vide-luda serio estas la unua, kiu havis baletajn adaptojn.

La baza premiso de la plejparto de Dragon Quest ludoj estas roli kiel heroo, kiu klopodas savi la teron de danĝero mane de potenca malica malamiko, kutime helpe de grupo de partianoj. Oftaj elementoj daŭras dum la serio kaj ĝiaj kromludoj: vic-bazita batalo; ripetantaj monstroj, inkludante la Ŝlimon, kiu fariĝis maskoto de la serio; teksto-bazita menua sistemo; kaj hazardaj renkontoj (en la ĉefa serio) ĝis Dragon Quest IX. La serio estas unu el la malabundaj longadaŭraj videoludaj serioj, kiu havas stabilan kernan evoluigan teamon: scenara verkisto kaj luda designisto Yuji Horii, rollula designisto Akira Toriyama kaj muzika komponisto Koichi Sugiyama pritraktis siajn respektivajn rolojn ekde la komenco de la serio. La originalaj konceptoj, uzitaj ekde la unua ludo, prenis elementojn de la okcidentaj rolludoj Wizardry kaj Ultima. Granda kvanto da prizorgo estis farita por fari la ludojn intuiciaj por ke ludistoj facile povus komenci ilin. La serio prezentas diversajn religiajn nuancojn, kiuj estis multe cenzuritaj en la okcidentaj NESaj versioj.

Dragon Quest XI estas la plej laste eldonita ludo en la ĉefa serio, kiu estis eldonita en julio 2017.