Drentsche Aa

rivero en Nederlando

La Drentsche Aa Drentse Aa estas la nura rojo en Nederlando kiu (grandparte) konservis sian originan meandrantan fluon.

Drentsche Aa
rivero
Bazaj informoj
Longeco 28 km
Fluo
Geografio
Landoj Nederlando
Regionoj [[]]
vdr
La Schipborgschediep (Drentsche Aa) apud Schipborg
La Drentsche Aa apud la blanka muelejo de Glimmen

Sufiĉe stranga estas ke la rojo nur en Groningen havas la nomon Drentsche Aa. En Drenthe mem ĝi nomiĝas ekde la punkto kie kunfluas la Anreeperdiep kaj la Amerdiep respektive: la Deurzerdiep, la Loonerdiep, la Taarloschediep, la Oudemolenschediep, la Schipborgschediep kaj la Westerdiep. Poste ĝi fariĝas la limrojo inter Groningen kaj Drenthe kaj ricevas sian konatan nomon. La rojo poste estas kondukata per kulverto sub la Noord-Willemskanaal kaj ekde tie nomiĝas la Oude Aa. Ĉi tiu fluas en la Eelder Schipsloot, kiu fine fluas en la Noord-Willemskanaal.

En Drenthe ankoraŭ estas branĉo de la rojo kiu sinsekve nomiĝas la Andersche Diep, la Rolderdiep, la Gasterensche Diep kaj la Gastersche diep , antaŭ ol ĝi fluas en la ĉefa fluo je la loko kie la Taarlosche Diep transiras al la Oudemolensche Diep.

La Hoornsediep kiu fluas laŭlonge la Paterswoldsemeer estas restaĵo de la rojo. En la urbo Groningen la stratnomoj Hoge der A kaj Lage der A kaj la nomo de la Der Aa-kirko rememoras ankoraŭ pri la rojo.

Origine la Aa fluis en la Selwerderdiepje (restaĵo de la Hunze) en la proksimeco de Wierumerschouw. Pro sablopleniĝo la fluo preskaŭ ne estas rekonebla.

En la fluareo de la Drentsche Aa situas la Nacia rojo- kaj vilaĝopejzaĝo Drentsche Aa, kiu ampleksas la triangulon Assen - Gieten - Glimmen .

Eksteraj ligiloj redakti

Geografia pozicio: (53° 8′ 47″ N; 6° 36′ 17″ E Mapo)