Dryopithecus [driopitekus] aŭ Driopiteko estis formortinta simiosimila, animala genro. Ĝi apartenas al grupo de tiuj malgrandaj simioj, kiuj apartenas ankaŭ al la prauloj de la hodiaŭaj simioj kaj homoj. Ĝi estas konata sub diversaj nomoj pro la diversaj trovejoj, diversaj staturoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dryopithecus
Troveblo de fosilioj: de Mioceno ĝis Plioceno
Makzelo de Dryopithecus Fontani
Makzelo de Dryopithecus Fontani
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Superfamilio: Homoideoj Hominoidea
Familio: Dryopithecidae
Dryopithecus
Lartet, 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La prafosilioj de Dryopithecus estis malkovritaj en tavoloj el terhistoriaj epokoj de mioceno kaj plioceno (2,5–26 milionoj da jaroj).

Ĝiaj okuldentoj estas pli grandaj ol tiuj de la homo, sed pli malgrandaj ol tiuj de la hodiaŭaj simioj. La kruroj ne estas relative longaj (pruvas, ke ĝi vivis ne sur la arboj), sur la kranio mankas la osta kresto (karakteriza ĉe la simioj) kaj la forta frunta deklivo.