Driva glacio estas glacio kiu flosas sur la surfaco de la akvo en malvarmaj regionoj, male al la fiksa glacio, kiu estas ligita al marbordo. Kutime la driva glacio estas portita de ventoj kaj de marfluoj, kaj de tie ties nomo, "driva glacio".

Driva glacio, Gronlando.

Kiam la driva glacio estas portata drive kune kiel granda ununura amaso, ĝi estas nomata pakoglacio. Ventoj kaj marfluoj povas amasigi glacion ĝis formi barierojn tri al kvar metrojn altajn, kreante barilojn malfacile trapaseblaj de eĉ povegaj glacirompiloj. Tipe la areoj de pakoglacio estas identigitaj de alta procento de surfaca kovro per glacio: ekz., 80-100%.

Glacimonto estas granda peco da driva glacio kiu povas gami laŭgrande el dekoj da metroj al kelkaj kilometroj de diametro. Pli grandaj pecoj estas jam nmitaj glacikampoj.

La du plej grandaj glacikampoj estas la Arkta glacikampo kaj la Antarkta glacikampo.

En multaj areoj kiaj la Balta, driva glacio estas tradicie sezona okazo, kiu aperas vintre kaj malaperas en pli varmaj sezonoj[1][2][3][4].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti