Dronimita torturo estas tortura metodo, dum kiu oni imitas murdon per dronado de la turmentita persono. Tio povas okazi per simpla subpremo en akvon aŭ per imito de tiu sento per malebligo de la spirado per daŭre akvoverŝita tuko (angle Waterboarding).

Strata protesto kontraŭ dronimita torturo dum vizito de Condoleezza Rice al Islando, Majo de 2008

Okaze de tiu lasta metodo, la kapo kuŝas pli malalte ol plua parto de la korpo, tiel akvo ne povas penetri la pulmon. La kontraŭstaro de la turmentita persono rompas post unu minuto - laŭ eldiroj de la turmentintoj.

Tiu tuk-verŝa dronimita turmentado fifamiĝis internacie en 2005, kiam malvualiĝis, ke Usono larĝe uzis tiun metodon - rompante la internacian juron - turmenti onidirajn teroristojn.

Komence de 2008, la Blanka Domo de Usono defendis la metodon kiel aŭskultan metodon kontraŭ teroristoj.