Drono

asfiksio pro enmetiĝo en likvon

Drono estas la morto per enspiro de fluaĵo, kio kaŭzas interrompon de la absorbo de oksigeno (spirado). Tiu ĉi mortado estas la plej ofta kaŭzo ĉe mortintaj infanoj. La prompta ekkono de dron-danĝero kaj scio pri la necesaj agoj fare de la savanto estas grava afero por la ŝanco supervivi.

Ilustra fotografio montras tipan pozicion de droninta homo

En historio estis multaj kazoj de kolektivaj dronoj aŭ dronoj de gravaj personoj, kio poste eniris en mitologion. Ekzemple unu el la plej antikvaj estus la tutmonda dronado post diluvo kion rakontas multaj mitologioj, inter ili la plej konata eble la Biblio, kiu rakontas ankaŭ la dronon de la egipta armeo en la tempo de Moseo. Pli proksime al nia epoko unu el la civilaj okazaĵoj pli katastrofa inter dronoj pro vrako estas tiu de la ŝipo "Titanic", kiu famiĝis unue pro la traktado en amaskomunikiloj (ĉefe ĵurnaloj) pro la granda nombro de mortintoj kaj poste pro filmoj.

Vidu ankaŭ redakti

Figuraj signifoj redakti

  • "droni": esti grave okupata per io, ekz. "droni en larmoj"
  • "droni en": esti superŝutata per io, ekz. "droni en detaloj"

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri drono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Dronanto eĉ herbeton kaptas avide. 
  •  
     Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia. 
  •  
     Pendonto ne dronos. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.