Družstevná pri Hornáde
Družstevná pri Hornáde | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 044 31 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 764 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 289 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 48′ N, 21° 15′ O (mapo)48.80166666666721.25Koordinatoj: 48° 48′ N, 21° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 258 m [+] | ||
Areo | 9,55 km² ( 955 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Družstevná pri Hornáde [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Družstevná pri Hornáde (druĵstevnA pri hornAde), hungare Hernádszentistván (hernAdsentiŝtvAn) estas unuigita granda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia slovaka nomo estis Kostoľany nad Hornádom.
- Areo: 10 km²
- Supermara alteco: 226 m
- Loĝantaro: 2330
- Poŝtkodo: 044 31
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo redakti
Družstevná pri Hornáde situas laŭ bordo de Hernád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Prešov-Košice. La lasta troviĝas 9 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1423 en formo "Zenthesthwan". En 1555 unuafoje menciiĝas la slovaka nomo "Costelanka". En 1828 oni nombris 82 domojn kaj 622 homojn. En 1910 loĝis en Hernádszentistván 588 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
Sároskisfalu/Malá Vieska redakti
La apuda vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1423 en formo Wyfalw (=nova vilaĝo). Ties preĝejo aperis en 1433, kiu estas kermesejo. En 1910 loĝis en Sároskisfalu 482 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
Tapolcsány/Tepličany redakti
La tria vilaĝo menciiĝis unue en 1423 en formo "Tapliczan". En 1910 loĝis en Tapolcsány 588 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato).
La 3 vilaĝoj redakti
Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Družstevná pri Hornáde 3238 homoj, (3088 slovakoj, 91 ciganoj).
Vidindaĵo redakti
Famulo redakti
- en 1895 naskiĝis hungara poeto László Mécs