Druskininkai

komunumo de Litovio
Druskininkai
blazono de Druskininkai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato:  Litovio
distrikto: distrikto Alytus (ĝis julio 2010)
komunumo: Druskininkai
Nombro de loĝantoj: 13 170 (en 2023)
areo: 24 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 313
koordinatoj: 54° 01' norde, 23° 58' oriente

Druskininkai estas urbo kaj kuracloko en la sudo de Litovio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Dzukio, 130 kilometrojn sudokcidente de Vilno, proksime al la limo al Belorusio.

Politika aparteno, statistikoj redakti

Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Alytus. Ĝi formas kun ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj la urbeto Ratnyčia memstaran administran komunumon (savivaldybė). En 2023 en la urbo vivis 13 170 loĝantoj sur areo de 24 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 549 loĝantoj/km².

Naturo redakti

Druskininkai konatas pro sia situo en bela pejzaĝo meze de arbaraj montetoj ĉe la rivero Nemunas. Nordoriente, malmulte ekster la urbo, komenciĝas la Nacia Parko Dzukio. Tuj okcidente troviĝas la lago Druskonis.

 
banloka vilao, nomata Linksma ("gaja")

Turismo redakti

Kune kun la banlokoj ĉe la litova bordo de la Balta Maro en la urbaj komunumoj Neringa kaj Palanga, la urbo Druskininkai estas la ĉefa ferioloko de Litovio. Al tio kontribuas la kuraca infrastrukturo (sanatorioj, parkoj ktp.). Tamen nombro da vizitantoj malkreskis post disfalo de Sovetunio, do troveblas ankaŭ malplenaj domoj de eksaj sanatorioj.

En la urbocentro ekzistas muzeo memoranta pri la pentristo kaj komponisto M. K. Čiurlionis, kiu tie naskiĝis kaj certan tempon vivis.

Proksime de la urbo troviĝas:

  • la Grutas-Parko, "subĉiela muzeo" kun statuoj kaj aliaj memoraĵoj el la epoko de la sovetia okupo de Litovio,
  • muzeoj kun lignaj skulptaĵoj, plejparte faritaj de Antanas Česnulis (en vilaĝo Naujasodė).

Sporto redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Inter alie

Eksteraj ligiloj redakti